neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/irlando-margaretta-d%E2%80%99arcy-pacistino-en-prizono.html

Origine de Galivo, okcidente de Irlanda Respubliko, pacistino, feministo, verkistino kaj reĝisoro, ŝi estis senkompate malliberigita.

Pasintan decembron, ŝi estis kondamnita je tri prokrastitaj jaroj da malliberejo, de la tribunalo de Iniso tial ke ŝi enŝoviĝis sur la aviadilan kurejon de la flughaveno de An tSionna (Shannon) famkonata kiel haltejo por sekretaj flugoj de CIA en direkto al Afganio. Ĉar Margaretta rifuzis subskribi engaĝiĝon resti malproksime de la flughaveno, la prokrastita puno ĵus fariĝis firma. Ŝi estis arestita ĉe sia hejmo en Galivo la 15an de januaro matene, tiam translokita en la altsekura prizono de Limerick.

En letero publikigita en The Guardian, ŝia filo, malkvieta, alvokis al mobilizado por malliberigi ŝin. « Margaretta, vidvino de la dramisto John Arden, estas 79-jaraĝa kaj sekvas traktadon kontraŭ kancero. Malliberigi ŝin pro koncienca agado estas nehumana », li skribis.

Por subteni Margaretta-n, sendu poŝtkarton. Jen la adreso :

Margaretta D’Arcy
c/o Limerick prison
Mulgrave street
Limerick
République d’Irlande

Video en la angla :


www.humanite.fr/monde/margaretta-d-arcy-une-pacifiste-irlandaise-en-pris-557730