neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/maroko-seksperfortulo-ne-plu-povos-eviti-malliberejon-edzi%C4%9Dante-kun-sia-viktimo.html

Foto : Viniro tenas portreton de Amina el Filali dum sidmanifestacio antaŭ la loka tribunalo en Laraŝo kiu aprobis la edziĝon de la juna adoleskantino kun la homo kiu seksperfortis ŝin, la 15an de marto 2012. ABDELHAK SENNA / AFP


La marokaj deputitoj voĉdonis, merkredon 22an de januaro vespere, amendon pri punkodo tiamaniere ke seksperfortulo ne plu povos eviti jurajn persekutojn edziĝante kun sia viktimo. La amendo estis unuanime aprobita de la ĉeestantaj parlamentanoj. Tiu voĉdono okazas du jarojn post la memmortigo de la juna Amina El Filali, devigita edziniĝi kun la homo kiu seksperfortis ŝin.

Tiu afero komencis per akordo de la islama registaro sekvata de favora voĉdono en la Ĉambro de konsilistoj, en marto 2013. Tiam la deputitoj siavice sin deklaris, merkredon, en akordo kun la ege kritikita alineo al la artikolo 745 de la punkodo.

La juna adoleskantino Amina El Filali memmortigis sin la 20an de marto 2012, por eskapi devigitan edziniĝon kun la homo kiu seksperfortis ŝin.

La organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj agnoskas ke tiu voĉdono de la marokaj deputitoj konstituas gravan paŝon, sed tamen ne sufiĉan. Laŭ la NRO Internacia Amnestio situita en Londono, « ĝenerala strategio por protekti la virinojn kaj junulinojn de la perfortaĵoj » estas bezonata.

« Ses milionoj da virinoj, el loĝantaro de 34 milionoj da personoj, estas viktimoj de perfortaĵoj en Maroko, inter kiuj pli ol duono en la familia medio », asertis antaŭ du jaroj, la ministro pri Familioj Bassima Hakkaoui.

Leĝprojekto ebligante severan punon kontraŭ la perfortuloj estas nun vigle debatita.

http://www.rfi.fr/afrique/20140123-maroc-violeur-code-penal-echapper-poursuites-judiciaires-prison-amina-el-filali