neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/sirio-ba%C5%9Dar-al-asad-respondeca-pri-krimoj-kontra%C5%AD-homeco-kontra%C5%AD-sia-popolo.html

Tri internaciaj eks-prokuroroj asertas en raporto ke ili havas « nerefuteblajn pruvojn » kiuj akuzas la reĝimon de la siria prezidento Baŝar Al-Asad pri grandskalaj masakroj kaj torturoj laŭ atestoj de dizertulo el la militista polico kiu liveris dekojn da miloj da fotoj.

« Tiuj pruvoj povus sen ia dubo subteni akuzon pri krimo kontraŭ homeco, eksplikas unu el la ekspertoj al CNN. Kompreneble, preni decidon ne estas nia rolo. Ĉion, kion ni povas fari estas taksi la pruvojn kaj diri ke ili povas esti konsiderataj kiel aŭtentikaj de tribunalo ». Dum okazas en Montreux (Svislando) la Ĝeneva konferenco destinita al ĉesigo de la enlanda milito, la publikigo de tiu raporto povus montriĝi decidiga.

La raporto, diskonigita hieraŭ de la brita ĵurnalo The Guardian kaj la usona televikanalo CNN, ripozas sur la atesto de fotisto kiu asertas ke li dizertis el la siria militista polico kaj sur dekoj da miloj da ciferecaj fotoj de miloj da mortintaj malliberuloj kiujn li liveris al la eksperta skipo. La informanto asertas ke tiuj homoj mortis en kaptiteco antaŭ transporto en militista malsanulejo por esti fotitaj.

Kelkaj ne plu havis okulojn kaj aliaj prezentis signojn de strangolado aŭ elektrokutado. La raporto estis redaktita de Desmond de Silva, eks-ĉefprokuroro de la speciala tribunalo por Siera-Leono, Geoffrey Nice, eks-ĉefprokuroro dum la proceso de la jugoslava eks-prezidento Slobodan Milosevic, kaj David Crane, kiu kulpigis la liberian prezidenton Charles Taylor. Jurkuracisto, antropologo kaj eksperto je cifera fotado akompanis la tri internaciajn eks-prokurorojn.

Korpoj « kiuj memorigas tiujn de la postvivantoj de naziaj mortkoncentrejoj »

« Signoj de nutraĵaj senigadoj, perfortaj mordovundoj, strangoladoj kaj aliaj formoj de torturoj », priskribas la ekspertoj, kiuj opinias ke « la murdadoj estis sistemaj, ordononitaj kaj komanditaj de supre ». « Tio estas industria maŝino senkompata kiuj dispremas ties civitanojn », deklaris en CNN David Crane, unu el la aŭtoroj de la raporto. La ekspertoj juĝis la atestanton kaj ties pruvojn kiel kredindajn post « rigora esplorado », kaj metis la rezultojn de ilia laboro je la dispono de UN, de la registaroj kaj organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj. La milito kiu sangigas Sirion de tri jaroj okazigis 130.000 mortintojn.

http://www.humanite.fr/node/557447