neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/antiloj-klordekono-kaj-frunaskitaj-beboj.html

Klordekono, tiu insekticido uzita en la banankampoj de Antiloj ĝis 1993 provokas frunaskiĝojn. Tio estas la konkludo de longdaŭra studaĵo plenumita de la Nacia Instituto pri sano kaj medicina esplorado (Inserm) de 2005 ĝis 2007 pri la gravedeco de mil gvadelupaj virinoj. Ilia klordekona procento en la sango estis sisteme analizita dum la lasta jarduono de ilia gravedodaŭro kaj en la akuŝtago.

La sciencistoj tiam komparis tiujn procentojn kun la procento de frunaskiĝo kaj konstatis ke « la patrina submetiĝo al klordekono estas signife asociita al pli mallonga daŭro de gravedeco kaj pligravigita risko de frunaskiĝo ».

Insekticido tamen malpermesita en Usono de 1976

La problemo ja estas grava kaj konfirmas la sanitaran skandalon de la uzado de tiu pesticido en Antiloj dum jardekoj, dum ĝi estis malpermesita en Usono ekde 1976. Plie, dum Metropolo (Francio) finfine malpermesis ĝin en 1990, la Ŝtato permesis tri kromajn jarojn da escepto en Antiloj. Tri jaroj dum kiuj akumuliĝis veneno en la tero, en la riveroj kaj eĉ en la marfundoj laŭ 1 dekono el la insula supraĵo, kie koncentriĝas la banankampoj.

Sciante pri la persistemo – jarcenta - de tiu veneno kiu eĉ troviĝas en la fiŝkarno, ni pli bone komprenas la nerespondecon de tiu escepto akordita de la Ŝtato sub la premo de grandaj terproprietuloj. Antiloj nun devos kutimiĝi al vivo kun tiu infektado laŭlonge de pluraj generacioj.

Hodiaŭ, tuta parto el la produkto ne taŭgas por konsumado en tiu kampara areo. La legomoj, kaj la radikoj ĉi-loke tre konsumataj sed ankaŭ ovoj estas malpermesitaj por nutrado. Kvankam studaĵoj freŝdate konkludis ke risko ne ekzistas en konsumado de bananoj – kvazaŭ nura eksporta produkto de la insulo – ĉar ili ne tuŝas infektajn grundojn.

Klordekono eĉ en la patrina lakto

Tiu studaĵo pri rilato inter gravedeco kaj klordekono aldoniĝas al alia studaĵo de Inserm kiu jam alarmis pri la danĝero de la situacio en 2012. Tiu-ĉi demonstris rilaton inter procento da klordekono en la sango de la suĉinfanoj kaj malfruiĝo de la psikomotora disvolviĝo. Kun malpli da vidintereso por novaĵoj, malrapideco en akiro de vidmemoro kaj pli malforta kapableco pri koncentriĝo.

La Instituto pri sanitara kontrolo de nun deziras prioritate « starigon de informrimedoj destinitaj al la gravedaj virinoj temante pri la tipoj de nutraĵoj evitindaj dum gravedeco ».

Tute mirige, dum klordekono troviĝas eĉ en la patrina lakto, nenio estas farita por ekspliki al la estontaj patrinoj la danĝeron de certaj nutradaj sektoroj por ili, kaj por ties fetoj.

http://www.natureetsciences.com/2014/01/le-chlordecone-et-les-bebes-prematures_17.html