neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/tutmondo-preska%C5%AD-202-milionoj-da-senlaboruloj-la%C5%AD-iol.html

La nombro de senlaboruloj kreskos je pli ol 13 milionoj de nun ĝis 2018.


La Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) liveris sian jarraporton ĉi-lundon kaj tute ne estas optimisma. Fakte, la nombro de senlaboluroj preskaŭ atingis 202 milionojn en la mondo en 2013. La tro malforta ekonomia kresko estas la ĉefa klarigo. La senlaboreco altiĝis ĉefe ĉe la junuloj kaj multaj laboruloj senkuraĝigitaj restas ekstersisteme, notas IOL pri la Tutmonda tendenco.

Pli grave, la 200 milionoj da kromaj laborpostenoj kiuj estos kreitaj de tiam ĝis 2018 ne sufiĉos. La nombro de senlaboruloj kreskos je pli ol 13 milionoj de nun ĝis 2018.

« Tion, kion ni bezonas estas reekzameni niajn politikojn. Ni devas pliigi niajn strebojn por akceli kreadon de dungofertoj kaj subteni la firmaojn kiuj kreas laborpostenojn », laŭ Guy Ryder, direktoro de IOL. La tutmonda revigliĝo ne ankoraŭ estas sufiĉe forta aŭ la raporto. IOL ankaŭ indikas ke tro da impostoj pezas sur la privataj firmaoj kaj la familioj.

Fine, la raporto substrekas ke la nombro de malriĉaj laboristoj kiuj vivas kun malpli ol po 2 dolaroj tage kreskadis. Ili nun estas preskaŭ 839 milionoj da laboristoj (t.e 26,7% el la tuta dungiteco).

http://www.atlantico.fr/pepites/chomage-presque-202-millions-demandeurs-emploi-dans-monde-en-2013-selon-oit-959039.html