neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/germanio-30.000-manifestaciantoj-en-berlino-por-pli-da-ekologia-agrikulturo.html

Ĉirkaŭ 30.000 personoj manifestaciis en Berlino sabaton favore al agrikulturo pli respekta al medio kaj kontraŭ la komerca interkonsento nun traktata inter Usono kaj Eŭropa Unio, suspektata pri « malutilo al la eŭropaj terkultivistoj kaj konsumantoj »

Sub suno kaj en afabla etoso, la manifestaciantoj, kun 70 traktoroj, atingis la kancelarion por postuli finon de « klientista politiko favore al agronutraĵa industrio ». La organizantoj elvokis ciferon je 30.000 manifestaciantoj.

Cento da organizaĵoj kaj por-mediaj kaj homhelpaj asocioj, sed ankaŭ Attac kaj agro-ekologiaj markoj, alvokis al manifestacio sub la slogano « tio misnutras nin ! » marĝene de la Agrikultura salono de Berlino, unu el la plej grandaj en la mondo, kiu okazas ĝis la 26a de januaro en la germana ĉefurbo kaj kie kolektiĝis sabaton 72 ministroj pri Agrikulturo el la tuta mondo.

« Tiuj, kiuj permesas kaj subvencias gigantajn bredejojn, kiuj kalkulas pri eksportoj kaj libera komerco kaj kiuj planas permesi kultivadon en Eŭropo de plantoj genetike modifitaj forlasas la terkultivistojn, kaj agadas kontraŭ la interesoj de la konsumantoj, bestoj kaj medio », resumis en komunikaĵo Jochen Fritz, unu el la organizantoj.

La manifestaciantoj pelmele kritikis la kondiĉojn de besto-bredado, GMO-jn kaj la koncentriĝon de agrikulturaj teroj apartenantaj al gravaj investistoj, kaj postulis manĝaĵon je pli bona kvalito, pli viglan subtenon al la junaj terkultivistoj, ekologian agrikulturon aŭ malaperigon de malsato en la mondo.

« La plej granda plimulto de la homoj ne deziras klorplenan kokidon, hormonan viandon kaj organismojn genetike modifitajn », plu diris S° Fritz. Laŭ la organizantoj, ekzakte tion la Eŭropanoj tamen trovos en siaj teleroj, se la akordo pri libera interŝanĝo nun traktata inter Vaŝintono kaj Bruselo naskiĝas.

http://www.20minutes.fr/planete/1275737-20140118-allemagne-30000-manifestants-a-berlin-agriculture-plus-verte