neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/ukrainio-%C4%89irka%C5%AD-100.000-manifestaciantoj-defias-la-novajn-subpremajn-le%C4%9Dojn.html

Nur kelkajn tagojn post alpreno de leĝprojekto celante firmigi la punon ĉirkaŭ manifestacioj en Ukrainio, 100.000 personoj alfluis dimanĉon 19an de januaro tagmeze sur la placo de sendependeco en la centro de Kievo.

La manifestaciantoj plu alvenis sur la placo okupita de preskaŭ du monatoj fare de por-eŭropanaj opoziciuloj post la rifuzo de la prezidento Viktor Ianukoviĉ subskribi asociiĝan akordon kun Eŭropa Unio profite al pliproksimiĝo kun Rusio.

Dekoj da manifestaciantoj surhavis surkape kaserolojn, kribrilojn aŭ kartonajn skatolojn, aŭ vestiĝis per karnavalaj maskoj, moksigno fronte al unu el la novaj leĝoj alprenitaj semajnfine kiu punas la personojn kiuj manifestacias kun masko aŭ kasko surkape.

PLIPROKSIMIĜO KUN LA RUSA LEĜARO

La opoziciaj gvidantoj alvokis al tiu manifestacio, la oka de post komenco de la kontestado kontraŭ la prezidento Viktor Ianukoviĉ, malgraŭ juĝo merkredon malpermesante ĉiujn manifestaciojn en la centro de Kievo ĝis la 8a de marto.

La novaj leĝoj enigas aŭ plifortigas la punojn kontraŭ manifestaciantoj kaj devigas, kiel en Rusio, la NRO-jn kiuj ricevas okcidentan financadon enregistriĝi kiel « fremdaj agentoj ».

Tiu termino, aplikita al veraj aŭ supozitaj opoziciuloj en la stalina epoko, reaperis en la rusa leĝaro en 2012, post kontesta ondo kontraŭ la potenco de la prezidento Vladimir Putin.

La teksto antaŭvidas interalie punojn ĝis dek kvin tagoj de malliberejo aŭ monpunojn je preskaŭ 500 eŭroj pro instalado de tendoj, podioj aŭ de neantaŭpermesitaj laŭtiloj. La personoj kaj organizaĵoj akuzitaj liveri ekipaĵojn al la leĝmalobservantoj povus ankaŭ riski monpunon je preskaŭ 1.000 eŭroj aŭ punon je dek tagoj da malliberejo.

La okcidentoj atentigis la ukrainiajn aŭtoritatojn kontraŭ tiujn tekstojn, kaj la malliberigita opoziciulino kaj eks-ministro Iulia Timoŝenko denuncis starigon de « kvazaŭ-diktaturo ».

http://www.lemonde.fr/europe/article/2014/01/19/environ-100-000-manifestants-defient-les-nouvelles-lois-repressives-en-ukraine_4350627_3214.html