neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/perua-amazonio-en-dan%C4%9Dero.html

Ĉi-suba video : telefona parolado kun gvidanto de perua Amazonio : Don Walter.

Petrolfirmaoj kaj baraĵoj minacas la surlokajn komunumojn kaj la riveregon Amazono-n.

vimeo.com/83524999

ALARMO

« En Peruo en la regiono Amazonas, plenkore de Amazonio, la registaro de Alan Garcia (eks-prezidento) permesis la kontruadon de tri baraĵoj.

Tutlonge de la riverego Marajono, baraĵo ĉe Rentema, alia ĉe Esculebraga kaj lasta ĉe Pongo de Manseriche.

La konstruado de tiuj baraĵoj atencas ĉiujn komunumojn, pli 80 inter ili estos inunditaj laŭ la lastaj studaĵoj penumitaj de specialistoj.

Dum nia asembleo, ni ne konsentis pri tiuj konstruaĵoj, do la komunumoj rezistos, laŭ la lastaj alprenitaj decidoj.

Nun la perua registaro donacis buĝeton de 3.000 milionoj da dolaroj por investi en la konstruado de tiuj baraĵoj.

Kaj tiel liveri elektron al Ekvatoro, Kolombio kaj Brazilo, lando kun kiu Peruo jam subskribis kontraktojn.

Surprizis nin tiu projekto pri kiu la nuna registaro anoncis baldaŭan realigon.

Se ĝi realiĝos, ĝi aldonos pli da malriĉeco al la jam ekzistanta malriĉeco kaj la indiĝena mondo tute ne profitos de ĝi.

Aliflanke, en la sama departemento Amazonas, sur la bordoj de la riverego Marajono, vivas ok komunumoj nomitaj Kaŝap Hunta, inter kiuj tri konsentis kaj permesis fosadon de petrolŝaktoj, la laboroj okazas nun.

Tiun decidon ne aprobis ĉiuj komunumoj de la regiono kaj hodiaŭ tiuj firmaoj konstruis elektran cirklon je 3 km2 por forpuŝi la indiĝenojn.

Sammaniere, ili varbis privatajn gardistojn armitajn, kiuj estigas streĉan situacion riskante kaŭzi novan Bagua-n (masakro de Bagua en 2009) aŭ eĉ pli grava.

Por la Amazoniaj popoloj tio konstituas minacon por ilia ekzistado : malapero de la indiana popolo.

La perua registaro devas kompreni, ke inter Condorcanqui kaj Imaza estas 100.000 loĝantoj (indianoj) kiujn ni ne povas ignori.

Pro tio, nia asembleo redaktis dokumenton kiu estos proponita al la registaro dum diskutado.

Se la registaro ne volas aŭskulti niajn petojn, rapidegaj aranĝoj riskas efektivigi por elpeli tiujn firmaojn el la teritorio awajún, konforme kun la lastaj akordoj alprenitaj en la areo inter Imaza kaj Condorcanqui laŭlonge de la riverego Marajono. »

https://www.facebook.com/pages/Saukaap/122983847844463?fref=ts