neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/cisjordanio-pli-ol-unu-monato-da-striko-%C4%89e-unrwa.html

Cisjordanio frontas ĉi-monate senprecedecan strikmovadon ene de UNRWA (Agentejo pri helpo kaj laboroj de Unuiĝintaj Nacioj), organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kiuj prizorgas la palestinajn rifuĝintojn.

La surloka personaro ĉesigis la laboron, antaŭ pli ol unu monato, postulante salajrajn altiĝojn. La intertraktadoj ĝis tiam ne sukcesis kaj la bazaj servoj en la rifuĝintaj kampoj ne plu estas plenumitaj.

De pli ol unu monato la palestina personaro de la UN-organizaĵo prizorganta la palestinajn rifuĝintojn strikas, kaj la konsekvencoj estas kvalifikitaj kiel « katastrofo » de la palestina Ĉefministro. Tial ke la laboro de la dungitoj de UNRWA estas esenca : la agentejo prizorgas sanon, edukadon kaj sociajn servojn por pli ol 700.000 palestinanoj dividitaj en 19 rifuĝintaj kampoj en Cisjordanio.

Pro tiu striko, de pli ol unu monato la 50.000 infanoj ne plu frekventas lernejon, la malpuraĵoj ne plu estas kolektitaj kaj la helpoj ne plu pagataj.

Kaj ĝis tiam la intertraktadoj kun la direkcio stagnas.

Malaltiĝo de donacioj

La strikantoj postulas salajrajn altiĝojn sed UNRWA memorigas ke la salajroj estas jam 20% superaj al tiuj de la palestinaj funkciuloj. Plie, la UN-agentejo, sin deklaras en tre malfacila financa situacio pro kreskanta malaltiĝo de donacioj.

Kreita en 1949, UNRWA mastrumas hodiaŭ 5 milionojn da palestinaj rifuĝintoj dividitaj en 58 kampoj, instalitaj en Cisjordanio, Gazao, Sirio, Jordanio kaj Libano.

http://www.rfi.fr/moyen-orient/20140110-cisjordanie-le-personnel-local-unrwa-greve-depuis-plus-mois