neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/hispanio-tumulta-manifestacio-en-madrido-solidarece-kun-burgoso.html

Centoj da personoj manifestaciis hieraŭ vespere ĉe Porto de la Suno plenkore de la hispana ĉefurbo subtene al la loĝantoj de Burgoso kiuj denuncas de pluraj tagoj urboplanisman projekton juĝitan neutila kaj multekosta en tiu kriza epoko. Ili ankaŭ deziris denunci la arestadojn kiuj sekvis tiun mobilizadon en tiu norda urbo de la lando.

En Madrido, incidentoj eksplodis kiam la defilado atingis la sidejon de la reganta Popola Partio. La kontraŭ-batala polico vigle intervenis kaj procedis dekon da arestadoj. Ankaŭ dek aliaj personoj estis vunditaj.

Tiu kresko de malkontenteco komencis pasintan vendredon en Burgoso per kolektiĝo kiu degeneris al incidentoj kaj kolizioj inter manifestaciantoj kaj la polico. Evento neniam vidita en tiu urbo prefere konservativa kaj konsiderata kiel trankvila. Kaj hieraŭ, por la sesa sinsekva tago, miloj da personoj manifestaciis por postuli definitivan haltigon de la projekto pri aranĝo de granda vojo. La konservativa urbestro de Burgoso anoncis tiam interrompon de la konstruaĵoj.

http://fr.euronews.com/2014/01/16/espagne-manifestation-houleuse-a-madrid-en-solidarite-avec-burgos/