neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/vatikano-pedofilia-skandalo-la-klarigoj-de-la-katolika-eklezio-anta%C5%AD-la-komitato-de-unui%C4%9Dintaj-nacioj.html

La reprezentantoj de Vatikano devis pravigi sin, ĵaŭdon 16an de januaro en Ĝenevo, antaŭ la komitato por la infanrajtoj de UN. La katolika eklezio estas akuzita pri malgravigo – eĉ silentigo – de gravega skandalo de pedofilio. La konkludoj de la UN-ekspertoj estos publikigitaj la 5an de februaro.

Antaŭ la komitato por infanrajtoj, la reprezentanto de la Sankta-seĝo ĉe UN prizorgis memorigi kelkajn nivelojn pri la agado de la katolika eklezio en sia lukto kontraŭ la pedofiliaj krimoj.

Ĝi indikis interalie ke ĉiuj civitanoj de Vatikano – tamen malmulte nombraj – povas esti persekutitaj pro pedofilia aktiveco, kaj ke la plej grava inter ili probable estos apostola eks-nuncio, papambasadoro en Dominika Respubliko, freŝdate eksigita.

Superŝutita de multaj demandoj, Vatikano ĉefe devis klarigi kial ĝi rifuzas liveri la dosierojn koncernantajn la pedofiliajn pastrojn tra la mondo. Ĝi plurfoje eksplikis ke ilia kazo dependas de la surloka justico en ĉiu lando kaj ne de Romo, sed certigas pli grandan kunlaboron de Vatikano okaze de procesoj implikantaj membrojn de la klerikaro.

Vatikano baldaŭ anoncos la konsistadon de speciala komisiono kiun deziras krei la papo Francisko por la protektado de neplenaĝuloj. La papo kiu, celebrante matenan meson, denuncis la « skandalojn » kiuj estas « honto por Eklezio ». Tiuj, kiuj plenumis tiun skandalojn, li diris, ne estas « en rilato kun Dio ».

www.rfi.fr/europe/20140117-scandale-pedophilie-explications-eglise-catholique-comite-onu