neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/gvatemalo-murdo-de-membro-el-la-reto-de-junaj-sindikatanoj-de-ketzaltenango.html

La Internacia Sindikata Konfederacio (ISK) vigle kondamnis la murdon de Marlon Dagoberto Vásquez López, apenaŭ 19-jaraĝa, aktiva membro de la reto de junaj sindikatanoj de Ketzaltenango kaj aniĝita al Sindicato Nacional de Trabajadores de la Construcción y Servicios de Guatemala (SINCSG).

« Stop nepunitecon en Gvatemalo », indikis Sharan Burrow, ĝenerala sekretario de ISK.

« La murdo de Marlon Vásquez aldoniĝas al la 63 aliaj murdoj de sindikatanoj plenumitaj en Gvatemalo de post 2007, kio estas neakceptinda.

La demokratio estas en danĝero kiam defendantoj de la laboristoj pagas per sia vivo iliajn sindikatajn aktivecojn. »

Laŭ ISK, Gvatemalo estas konsiderata kiel la lando plej danĝera en la mondo koncerne sindikatan aktivecon

En letero adresita al la gvatemalaj aŭtoritatoj, ISK petegas de la prezidento Otto Pérez Molina ke li alprenu ĉiajn necesajn aranĝojn por plenumi kompletan, tujan kaj senpartiecan enketon pri tiu murdo kaj komuniku la konkludojn al la familio de la viktimo, al la publika opinio kaj Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL)

http://www.ituc-csi.org/guatemala-assassinat-d-un-membre-14372?lang=fr