neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/nederlando-la-lando-volas-pagigi-la-malliberulojn-po-16-e%C5%ADroj-tage.html

La nederlanda registaro ankaŭ deziras ke la kondamnitoj partoprenu la enketkoston pri sia afero. Ambaŭ aranĝoj enspezigos po 65 milionojn da eŭroj jare al la Ŝtato.

La nederlanda registaro deziras ke ties malliberuloj partoprenu la malliberecan koston po 16 eŭroj por ĉiu tranokto en malliberejo dum maksimumo de du jaroj, oni eksciis lundon de la ministerio pri Justico.

Tiu-ĉi « opinias justa ke ĉiuj kostoj ne estu en la nura ŝarĝo de Ŝtato kaj socio », deklaris la porparolanto de la ministerio, Wiebe Alkema.

Laŭ la vic-ministro pri Justico, Fred Teeven, origine de la leĝpropono, la « malliberuloj kondamnitaj devus partopreni al siaj karceraj kostoj », aldonis Wiebe Alkema.

La malliberuloj, kondamnitaj de la justico kaj la gepatroj de enkarcerigitaj neplenaĝuloj devos pagi po 16 eŭrojn por ĉiu tranokto en la nederlandaj malliberejoj dum du jaroj maksimume. Laŭ Wiebe Alkema, la nederlanda Ŝtato devas dediĉi ĉiutage 250 eŭrojn por ĉiu detenito. Se tiu-ĉi estas alprenita de la nederlanda Parlamento, tiu leĝo validiĝos la unuan de januaro 2015.

Ambaŭ aranĝo enspezigos po 65 milionojn da eŭroj jare al la Ŝtato.

Rezulto de akordo inter liberala partio kaj Partio de la Laboro reganta en la lando de post la balotado de 2012, la propono estis publikigita lundon en la celo estigi komentojn de la koncernataj institutoj, laŭ la porparolanto. La punsistemo respondecas pri 12.000 malliberuloj, laŭ la ciferoj de la Centra Ofico pri Statistikoj.

Nederlando anoncis en 2013 ke ĝi deziras fermi dudekon da malliberejoj kadre de buĝetaj tranĉoj. Laŭ Wiebe Alkema, la leĝpropono de Fred Teeven similas aranĝojn jam alprenitajn en aliaj eŭropaj landoj.

La nederlanda asocio « Tiuj, kiuj malobservas la leĝon », kiu defendas la rajtojn de la malliberuloj, certigas siaflanke ke tia aranĝo estas kontraŭa al la eŭropa leĝaro. « La vicministro volas pagigi la malliberulojn dum du jaroj, kio ekvivalentas al sumo de 12.000 eŭroj », deklaris la prezidento de tiu asocio, Pieter Vleeming.

http://www.liberation.fr/monde/2014/01/13/les-pays-bas-veulent-faire-payer-leurs-prisonniers-16-euros-par-nuit_972503