neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/sud-afriko-akvo-manko-du-mortintoj-post-subpremo-de-manifestacio-fare-de-la-polico.html

En Sud-Afriko, la registaro petas kvietecon post la morto de du manifestaciantoj mortigitaj de la polico, lundon 13an de januaro 2014. La incidento okazis dum manifestacio kontraŭ manko de akvo en du Townships kvindek kilometrojn for de Pretorio. Mardon, la alfrontiĝoj inter manifestaciantoj kaj polico daŭris kaj persono estis grave vundita.

La manifestacio en ambaŭ townships de Mothutlung kaj Damonsville komencis pasintan dimanĉon kun loĝantaro incitega pro semajnoj da akvo-manko, kaŭzita de kadukeco de la reto. Lundon, la manifestacio degeneris al alfrontiĝo. Du personoj estis mortigitaj per pafoj. La polico ŝajne pafis verajn kuglojn por disigi la homamason.

Enketo komencis. Eĉ la ministro de la polico venis surloken, por provi kvietigi la situacion. Sed laŭ Johan Burger, esploristo ĉe Instituto pri sekurecaj studaĵoj, la polico ne estas trejnita por alfronti tiujn manifestaciojn pli kaj pli multnombrajn kaj perfortajn.

Estas necese trakti la kaŭzojn de la problemo : « Averaĝe, okazas po ĉirkaŭ 30 manifestacioj tage en la lando, inter kiuj kvin estas perfortaj.

Temas pri homoj kiuj tre koleras, frustras pro siaj vivkondiĉoj, kaj sin turnas kontraŭ la polico. Estas do ekscese peti de la polico mastri ĉiujn, tiujn perfortajn manifestaciojn ».

Efektive, laŭ la ciferoj de la polico, pasintjare okazis 1.880 perfortaj publikaj manifestacioj en la lando. Dudek jaroj post la fino de apartismo, la sociaj frustradoj persistas pro interalie mankoj en la publika servo.

http://www.rfi.fr/afrique/20140115-afrique-sud-townships-penuries-eau-morts-repression-police