neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/britio-total-impetegas-al-skistogaso.html

La franca petrolgrupo anoncis lundon vespere ke ĝi akiris permeson por esplorado kaj ekspluatado de skistogaso en la baseno de Gainsborough Trough, fariĝante tiel la unua ĉeffirmao kiu lanĉas esploradon de tiutipa hidrokarbido en Britio.

Malhelpata serĉi skistogason en Francio, Total ne rezignis fari tion eksterlande. La franca petrolgrupo eĉ fariĝos la unua granda petrolkompanio kiu serĉas tiutipan hidrobarbidon en Unuiĝinta-Reĝlando, kie la registaro multobligas la favorajn instigojn al esplorado.

Total fakte akiris parton je 4% dank'al du permesiloj pri esplorado kaj produktado de skistogaso en la baseno Gainsborough Trough, en la regiono East Midlands, kies patentoj etendiĝas laŭ areo je 240 km².

Post fintransakcio, la partneroj de Total en la projekto estos GP Energy Limited, filio de Dart Energy Europe (17,5%), Egdon Resources UK (14,5%), Island Gas (Igas) (14,5%), kaj eCorp Oil and Gas UK (13,5%).

La komenca fazo pri esplorado estos efektivigita de Igas, Total fariĝante poste, pere de sia brita filio Total E&P UK, operatoro de la projekto por evaluado kaj disvolviĝa fazo.

La franca grupo jam havas interesojn en projektoj de skistogaso en Usono, Argentino, Ĉinio, Aŭstralio kaj en Eŭropo, Pollando kaj Danio.

Total profitas pri la furoro de la brita registaro, kiu faras maksimumon por la kontestata esplorado de skistogaso. Ĝi anoncis lundon fiskajn avantaĝojn por la komunumoj kiuj konsentos projektojn pri ekspluatado de tiu energio.

La koncernataj komunumoj ricevos la tutan profesian imposton kolektitan anstataŭ la tradiciaj 50%, indikis la Ĉefministro David Cameron. T.e potenciale ĝis po 2 kromaj milionoj da eŭroj jare por ĉiu esplorita loko, laŭ registaraj informfontoj.

« Ni faras maksimumon por skistogaso », deklaris S° Cameron, opiniante ke tiu industrio « estos sinonimo de pli da dungoferto, pli da oportuneco kaj ekonomia sekureco por nia lando ».

La lando « devas profiti de la favoraj oportunecoj ofertaj pere de skistogaso », insistis la Ŝtatsekretario taskita pri komerco, Michael Fallon, dimanĉon en la jurnalo Sun on Sunday.

http://lexpansion.lexpress.fr/entreprise/total-lance-la-ruee-vers-le-gaz-de-schiste-en-grande-bretagne_423479.html