neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/ni%C4%9Derio-la-lando-promulgas-le%C4%9Don-kiu-malpermesas-samseksemon.html

Foto : Raŝidi Williams, direktoro de la NRO « Queer Alliance » en Niĝerio. | AFP/PIUS UTOMI EKPEI


La niĝeria prezidento Goodluck Jonathan promulgis leĝon kiu eksplicite malpermesas unuiĝon inter samseksaj personoj kaj malpliigas la rajtojn de samseksemuloj, asertis Reuben Abati, lia porparolanto, lundon 13an de januaro.

La leĝo, alprenita unuanime de la niĝeriaj parlamentanoj pasintan majon, antaŭvidas punon je 14 jaroj da malliberejo okaze de samseksema edziĝo kaj 10 jaroj da malliberejo por la samseksaj personoj kiuj publike elmontras sian rilaton.

Ĝi estis aprobita de la prezidento ĉar ĝi « koincidas kun la kulturaj kaj religiaj kredoj » de la niĝerianoj, inter kiuj « pli ol 90% (..) estas kontraŭ edziĝo inter samseksaj personoj », asertis S° Abati. De 2006, du similaj leĝoj estis proponitaj sed ne transiris la etapon de la Parlamento en la plej loĝata lando el Afriko kie sodomio jam estis punita per prizono.

La teksto ankaŭ antaŭvidas ke :

« Ĉiu persono kiu funkciigas aŭ partoprenas gejajn klubojn, firmaojn aŭ organizaĵojn por samseksemuloj, aŭ – rekte aŭ nerekte – publike elmontras sian amrilaton kun samseksa persono, plenumas krimon kaj riskas punon je dek jaroj da mallibereco ».

« DISKRIMINACIA »

En decembro, Internacia Amnestio petis de la prezidento Jonathan ke li forĵetu tiun leĝon, konsiderata de la NRO kiel « diskriminacia » kaj kies konsekvencoj estas « katastrofaj » por la komunumo lesba, geja, ambaŭseksa kaj transgenra. Laŭ tiu leĝo, « la samseksaj personoj kiuj unuiĝas per edziĝo aŭ civil-unuiĝa kontrakto plenumas delikton kaj ĉiu el ili povas esti kunkune kondamnitaj al puno je dek kvar jaroj da malliberejo.

David Cameron, la brita ĉefministro, avertis ke sia lando planas malpliigi la helpon al la landoj kiuj ne agnoskas la samseksemajn rajtojn. Simila leĝprojekto en Ugando estis vigle denuncita de Britio kaj Usono interalie. Niĝerio aperas tamen malpli inklina submetiĝi al la premoj de okcidentaj landoj, la unua produktisto de afrika petrolo ricevanta malpli da monhelpo de tiuj landoj.

La samseksemaj rilatoj estas jam severe subpremitaj en Niĝerio, plej loĝata lando el Afriko, kies socio estas tre religia. La ĉirkaŭ 170 milionoj da Niĝerianoj estas ĉefe kristanoj aŭ islamanoj, kaj grava parto el la loĝantaro plu sekvas la tradiciajn kultojn.

http://www.lemonde.fr/afrique/article/2014/01/13/le-nigeria-promulgue-une-loi-interdisant-l-homosexualite_4347396_3212.html