neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/israelo-ariel-%C5%9Caron-la-pridisputita-viro.html

Li estis en komato de antaŭ ok jaroj. Ĉi-11an de januaro, la eks-Ĉefministro mortis, je 85-jaraĝa.


Naskiĝinta en Palestino, tiam sub brita mandato, Ariel Ŝaron fariĝas je 20-jara membro de Haganah, militista sionista kaŝorganizaĵo. Li partoprenas la unuan militon israela-araban, en 1948. en 1953, li fondas “Unuon 101”, unua taĉmento de la israela armeo (Tzahal), kiu famiĝas per masakro en la vilaĝo Kibia dum kiu 69 palestinanoj mortis.

Dum la milito de Jom Kippur, en 1973, la generalo Ŝaron sukcesas transpasi la Suezan Kanalon kun sia divizio kaj ĉirkaŭas la egiptajn fortojn, tiel ebligante venkon de Tzahal. Fine de tiu konflikto, li partoprenas la fondon de Likud, israela konservativa partio. en 1977, nomumita ĉekape de la ministerio pri Agrikulturo, li permesas masivan plivastiĝon de la judaj instalaĵoj en la Palestinaj teritorioj.

En 1982, li fariĝas ministro pri Defendo. En junio 1982, la israelaj trupoj invadas Libanon. Laŭ Ariel Ŝaron, tiu operaco estas destinita al protektado de norda Israelo el la palestinaj atakoj. Ĝi ne devas nek daŭri pli ol kvardek ok horoj nek etendiĝi sur la libana teritorio, sed la israelaj trupoj avancas plenkoren de Bejruto kaj komencas dek ok jarojn da okupado en sud-Libano.

Masakroj estas plenumitaj en la palestinaj kampoj de Sabra kaj Ŝatila, sude de Bejruto, fare de libanaj kristanaj milicoj dum la israela armeo kontrolas la areon. En Israelo, 400.000 personoj surstratiĝas por denunci tiujn masakrojn. Israela enketo konkludas pri la respondeco de la Kataeb Partio kaj nerekte de Ariel Ŝaron. Tiu-ĉi malaperas de la politika vivo dum pluraj jaroj.

La 28an de septembro 2000, tiam deputito de opozicio, li vizitas la esplanadon de moskeoj, en Jerusalemo. Tiu vizito estas spertita de la Palestinanoj kiel provoko. Li estos konsiderata kiel respondeculo de la dua Intifado. Pluraj memmortigaj atencoj skuegas Israelon. En 2001, Ŝaron facile gajnas la balotadon kaj fariĝas Ĉefministro. Li interrompas ĉiajn intertraktadojn kun la Palestina Aŭtonomio kaj komencas konstruadon de la apartiga muro en la celo ĉirkaŭfermi Cisjordanion kaj malhelpi ĉian palestinan enŝoviĝadon.

En 2005, li kreas surprizon decidante malkonstruadon de kolonioj en Gazao kaj militista eksiĝo de tiu teritorio. Sed en januaro 2006 li estas viktimo de cerbatako kaj metita en artefarita komato el kiu li neniam eliros.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/01/11/ariel-sharon-l-homme-des-controverses