neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/japanio-usono-la%C5%AD-%C2%AB-japan-times-%C2%BB-usono-testis-biologiajn-armilojn-en-japanio.html

La usona armeo testis biologiajn armilojn « almenaŭ dukdufoje » komence de la 1960-aj jaroj en la japana gubernio Okinavo, okupita de Usono de post la dua mondmilito ĝis 1972. Tion raportas Japan Times, kiu apogas sin sur dokumentoj de la usonaj aŭtoritatoj akiritaj de la japana novaĵagentejo Kyodo News.

Detruaj fungoj kiuj kaŭzas lezojn en la plantaĵoj - Magnaporthe grisea, estis disetenditaj sur la rizkampoj en la celo taksi efikon sur produkto de tiu baza nutraĵo.

« Ni opinias ke tiu fungo, kies ekzistado estas konata en 85 landoj, detruas rizkvanton kiu povus nutri po 60 milionojn da personoj jare », notas la angloskribata ĵurnalo. Laŭ ĝi, estis celitaj de la usona armeo, Ĉinio kaj Sud-orienta Azio.

La usona registaro jam malkaŝis programojn de kemiaj kaj biologiaj eksperimentadoj en Porto-Riko, Havajo kaj en Utaho, ankaŭ asertas Japan Times. Vaŝintono decidis haltigi uzadon de biologiaj armiloj en 1969, antaŭ internacia konvencio kiu malpermesis ilin en 1975.

STOKADO DE SENFOLIIGILOJ

Estis ankaŭ raportite ke « la usona armeo stokadis senfoliigilojn en Okinavo dum la Vjetnama milito (1954-1975) », raportas la ĵurnalo. La senfoliigiloj estas kemia substanco uzitaj en agrikulturo por faligi la foliojn de vegetaĵo, sed ankaŭ uzata kiel kemia armilo, kiel Oranĝa Agento, produktita de Dow Chemical kaj Monsanto, kaj masive disverŝita de Usono sur Vjetnamio en la 1960-aj jaroj.

Bareloj da senfoliigiloj estis tiel elterigitaj en loko apartenanta ĝis 1987 al la impona usona Kadena-Aerbazo, en la urbo Okinavo. La armeo ĉiam neis ekzistadon de senfoliigitaj stokadoj, kaj interalie la Oranĝa Agento. Sed, notas Japan Times, « la konkludoj de la sciencista komunumo japana kaj internacia ne estas dubigaj : tiuj bareloj ne nur kontraŭdiras la dementojn de la Pentagono pri ĉeesto de militistaj senfoliigiloj en Japanio, sed plie la poluita tero minacas la sanon de la loĝantoj, necesigante urĝan solvon ».

TRANSLOĜIĜO DE USONA MILITBAZO

La dosiero la usonaj militbazoj en Okinavo perturbas la Usona-japanajn rilatojn de jaroj, kaj aparte tiu de Futenma, nun situita plenurbe en Ĵinovano, sude de Okinavo – areo de urbega koncentriĝo kie tiuj instalaĵoj estas ege kritikitaj. Fine de decembro, la guberniestro en Okinavo permesis la translokigon de la militbazo, subskribante permeson por kreado de artefaritaj terenoj laŭlonge de la orienta bordo de la insulo, kiu utilos al ties delokigo.

La delokiga projekto de la militbazo Futenma estas esplorita de post la unua usona-japana akordo en 1996, sed la afero estis konfrontita ekde la komenco al la malkonfido de grava parto de la loĝantaro de Okinavo, kie estas bazita duono el ĉirkaŭ 47.000 usonaj soldatoj ĉeestantaj en Japanio. Lacigitaj pro la ĝenaĵoj kaj nesekurecoj estigitaj de tiu masiva militista ĉeestado sur ilia teritorio, la opoziciuloj al la projekto postulas ke la militbazo, anstataŭ transloĝiĝo en alia loko de la insulo, forlasu por ĉiam Okinavon.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2014/01/13/les-americains-auraient-teste-des-armes-biologiques-au-japon_4346728_3222.html