neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/banglade%C5%9Dho-unu-mortinto-dum-ribelo-de-%C5%9Dulaboristoj.html

Virino estis mortigita de la polico kiu pafis sur laboristoj de la ŝuindustrio kiuj detruis uzinon, laŭ la polico.

Ĉirkaŭ 5.000 laboristoj manifestaciis en la koreia industria kaj eksporta areo, en la haveno Ĉitagongo, sude de la lando, post onidiroj pri malaltiĝo de iliaj sociaj avantaĝoj.

La polico pafis per veraj kugloj post atako kontraŭ la polico fare de kelkaj manifestaciantoj kaj detruo de uzino en la industria areo rezervita al eksportado, proprieto de la koreia giganto de la teksaĵa kaj ŝua industrio Youngone.

20-jara laboristino mortis ĉe hospitalo post ricevo de kuglo, diris Tofael Ahmed, respondeculo de la polico.

« La laboristoj detruis la uzinon kaj poste atakis la policon post onidiro laŭ kiu la direkcio de la firmao nuligis kelkajn avantaĝojn en la ĉi-monata salajro », li diris, asertante ke la polico pafis plorigajn gasojn antaŭ ol pafi verajn kuglojn.

Tiuj ribeloj estis la unuaj el tia amplekso en ŝuindustrio, kiu rapide kreskis tiujn lastajn jarojn sekve al koreiaj, ĉinaj kaj tajvanaj investadoj.

http://www.bfmtv.com/international/bangladesh-un-mort-emeutes-douvriers-chaussure-683156.html