neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/senegalo-dakaro-incitita-pro-la-prirabado-de-la-fremdaj-%C5%9Dipoj.html

Rusa trolŝipo, surprizita en kontraŭleĝa fiŝkaptado en la senegalaj marakvoj, estis kontrolita de Dakaraj aŭtoritatoj dimanĉon. La afrika okcidenta marbordo, fama pro ties fiŝaj resursoj, allogas multajn fremdajn ŝipojn.

Tio estas la tria fojo ĉi-semajne. Dimanĉon 5an de januaro, Senegalo kontrolis rusan ŝipon. Ĝi surprizis ĝin fiŝkaptantan en senegala teritoria marakvo. Ĉi-foje, ili ne toleris tion. « La fremduloj ne devas prirabi niajn resursojn. Ni ne toleros tion », deklaris Haidar El-Ali, ministro pri Senegala fiŝkaptado, post interkaptado de la ŝipo fare de taĉmentoj.

La rusa trolŝipo estas nun alligita ĉe la haveno de Dakaro. Senegalo, incitita de la kaŝaj ir-revenoj de la Rusoj en sia marspaco, postulas kiel ekzemplo 610.000 eŭrojn da monpuno kontraŭ Moskvo pro fraŭda fiŝkaptado. « Oleg Najdeno » (nomo de la rusa trolŝipo) estas plurfoja rekulpiĝinto, ni povas duobligi tiun monpunon, ni povas altigi ĝin al 400 milionoj da FCFA (ĉirkaŭ 610.000 eŭroj) », aldonis El-Ali.

Senegalo ankaŭ havas « eblecon meti tiun aferon ĉe justico ĉar okazis rifuzo je obeo » de la ŝipmajoro dum la kontrola operacio fare de Mararmeo. « Tio nur pligravigas la situacion. […] ili estas banditoj kaj ni luktos kontraŭ tiujn banditojn », li aldonis.

Malgajno de 230 milionoj da eŭroj por Senegalo

Dum la vizito de la ministro, armitaj militistoj estis videblaj sur la ŝipo kaj ĉirkaŭ. Laŭ la rusaj komunikiloj, la ŝipo enkalkulis 80 personojn – sesdeko da Rusoj, dudeko da Gvine-Bisaŭanoj.

La afrika okcidenta marbordo estas areo aparte fiŝriĉa. La trolŝipoj, interalie rusaj, skrapas en plena kontraŭleĝo la marfundojn kaj kaptas en iliaj retoj – en unu tago – tiom da fiŝoj kiom 50 senegalaj pirogoj en unu jaro.

« Senegalo malgajnas ĉiujare 150 miliardojn da FCFA [230 milionojn da eŭroj] pro tiuj ŝipoj kiuj kontraŭleĝe fiŝkaptas », substrekis la ministro pri fiŝkaptado. La konsekvencoj de tiu trofiŝado tuŝas nun la senegalan ekonomion de la modesta fiŝkaptisto kaj de la konsumantoj kiuj observas la altiĝantajn prezojn en la bazaroj – pro kreskanta malabundeco.

Rezultas ankaŭ de tio ekologia katastrofo : multaj specioj estas nun minacitaj pri estingiĝo kaj la marfundoj, kiuj malpli kaj malpli eltenas la trapasadojn de tiuj fremdaj dikaj ŝipoj, estas parte detruitaj.

http://www.france24.com/fr/20140106-senegal-dakar-peche-russie-navires-etrangers-vol-ressources-poissons/