neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/vjetnamio-ribelo-de-la-laboristoj-en-uzino-samsung.html

Laboristoj de konstruata uzino Samsung en Vjetnamio perforte alfrontiĝis kun la policio okazigante 13 vunditojn.


Samsung, kiel aliaj firmaoj instalitaj en la regiono, delokigas ties produktadon el Ĉinio al najbaraj landoj, interalie en Vjetnamio, pro la plialtiĝo de la averaĝa salajro kiu kreskis de 17.1% en 2012 kaj 18.3% en 2011.

Tiuj firmaoj deziras pluigi malaltajn prezojn proponitajn al konsumantoj kaj unu el la privilegiaj rimedoj por atingi tiun celon ofte estas bedaŭrinde pagi malaltajn, eĉ tre malaltajn, salajrojn al la laboristoj de tiuj uzinoj.

En tiu celo, la sud-koreia firmao anoncis en decembro 2013 la konstruadon de nova uzino en Vjetnamio. Sed oni eksciis ĉi-vendredon 10an de januaro de la usona magazino Wired ke multaj loĝejoj apartenantaj al sekurecaj agentoj kaj veturiloj ekbrulis post ribelo de la laboristoj de la konstrulaborejo, kies kosto estas taksita je 2 miliardoj da dolaroj.

Entute, 13 personoj estis vunditaj, inter kiuj policoficiro. Laŭ komunikaĵo de Samsung, la laboristoj malakordiĝis kun la agentoj pri sekureco koncerne la sekurecajn regulojn de la konstrulaborejo.

« La konstruejo ne estis tuŝita de tiuj eventoj », indikas la komunikaĵo. « Ni faros ĉion, kion ni povos por eviti tion estontece ».

Tiuj laboristaj ribeloj memorigas tiujn, kiuj okazis tiujn lastajn jarojn en la uzinoj Foxconn, sub-traktanto laboranta interalie por Apple, en kiuj la dungitoj laboras en aĉaj kondiĉoj, loĝas en nesalubraj loĝejoj apartenantaj al la firmao, kaj preskaŭ suferas pri sklavismo. Foxconn aliparte estis plufoje akuzita laborigi infanojn sur produktaj linioj.

http://www.infos.fr/samsung-revolte-des-ouvriers-dans-une-usine-au-vietnam-47795.html

Video : Miloj da laboristoj de la konstruejo de la uzino Samsung norde de la provinco Thaj Ngujen alfrontiĝis kun la sekurecaj gardistoj ĵaŭdon, okazigante 13 vunditojn, inter kiuj kvar grave.

Inter 3.000 kaj 4.000 el la 10.000 laboristoj partoprenis la detruadon, brulis la kontenerojn uzitajn kiel oficejo de la sekurecaj fortoj kaj detruis veturilojn kaj motorciklojn post draŝado de laboristo fare de sekurecaj gardistoj.