neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/e%C5%ADropo-tutmondo-man%C4%9Di-tro-da-viando-detruas-la-planedon-denuncas-la-nro-teramikoj-e%C5%ADropo.html

La intensa viando-produkto havas ruinigan efikon sur medio, atentigis ĵaŭdon la NRO Friends of the Earth (teramikoj)-Eŭropo prezentante sian maparon pri konsumado da viando en la mondo.


« La intensa produktado da viando ne nur signifas suferigi la bestojn. Tio detruas medion kaj englutas grandan parton el niaj krudmaterialoj kiujn ni importas de Sudo por nutri ilin », denuncis en komunikaĵo Barbara Unmüssig, prezidento de la fondaĵo Heinrich-Böll, NRO proksime de la germanaj verduloj asociita al la publikigado de tiu maparo.
Laŭ Friends of The Earth, ĉirkaŭ 15.500 litroj da akvo estas necese por produkti unu kilogramon de bovaĵo. Kun la sama kvanto da akvo, ni povas produkti 12 kilogramojn da tritiko aŭ 118 kilogramojn da karotoj.

« Politika elekto »

« Ĉiufoje kiam ni manĝas, ni efektivigas politikan elekton kiu havas efikon sur la vivo de la homoj en la mondo, la medio, la biodiverseco kaj la klimato », substrekis Adrian Bebb, respondeculo de la NRO, dum gazetkunveno en Bruselo.
La konsumado de viando, jam tro granda laŭ Friends of the Earth, kreskas senĉese en la evolulandoj kiel Ĉinio.
Nu, bedaŭris la NRO, jam pli ol 40% el la jara produktado de tritiko, sekalo, aveno kaj maizo estas uzita por besta nutrado. Unu triono el la 14 miliardoj da hektaroj da kultivitaj teroj en la mondo estas uzita por nutradi la breditajn bestojn.
La pli kaj pli giganta produktado da viando profitas antaŭ ĉio al grandaj agro-nutradaj grupoj kiel la brazila JBS aŭ la usonanoj TysonFoods kaj Cargill, malfavore al modestaj ekspluatantoj kondamnitaj al malapero laŭ la NRO.
En sia maparo, Friends of the Earth ankaŭ emfazas la masivan uzadon de antibiotikoj kaj hormonoj ĉe la bestoj destinitaj al homa nutrado, la uzadon de GMO por nutradi la bestojn aŭ la malriĉigon de la biodiverseco profite al normaj specioj.
Solvoj ekzistas, asertas Friends of the Earth kiu krom ŝanĝado de la nutradaj konsumaj kutimoj volas kuraĝigi la Eŭropan Komisionon montriĝi ambicia en ties komunikado pri daŭripova nutrado, antaŭvidita en printempo.

http://quebec.huffingtonpost.ca/2014/01/09/manger-trop-de-viande-detruit-la-planete-boeuf-amis-de-la-terre_n_4569271.html