neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/israelo-afrikaj-azilpetantoj-manifestacias-anta%C5%AD-la-kneset.html

Ĉefe devenantaj de Eritreo kaj Sudano, la manifestaciantoj, kontraŭleĝe enirintaj en Israelon, krias : « Ni estas rifuĝintoj, ni bezonas protektadon ».

Ĉirkaŭ 10.000 afrikaj azilpetantoj kolektiĝis, merkredon 8an de januaro, antaŭ la israela parlamento en Jerusalemo, en la kvara tago de ilia protestado kontraŭ la migrada politiko de la registaro.

Ili denuncas la rifuzon de la aŭtoritatoj ekzameni siajn petojn, kaj la deteno por centoj da ili.

Ĉefe devenantaj de Eritreo kaj Sudano, la manifestaciantoj, kontraŭleĝe enirintaj en Israelon, krias : « Ni estas rifuĝintoj, ni bezonas protektadon ».

Dimanĉon, pli ol 30.000 de ili partoprenis manifestacion en la centro de Tel-Avivo. Sed la manifestaciantoj ricevis rifuzon de la Ĉefministro Benjamin Netanyahu kiu avertis ke la manifestacioj « utilas nenion ».

Laŭ leĝo voĉdonita la 10an de decembro, la kaŝmigrantoj povas esti detenitaj ĝis unu jaro sen proceso.

La israelaj aŭtoritatoj lanĉis en 2012 kampanjon kiu finatingis foriron aŭ elpeladon de 3.920 kaŝmigrantoj el la 52.000 personoj plu ĉeestantaj sur la teritorio.

http://www.francetvinfo.fr/monde/proche-orient/video-israel-des-demandeurs-d-asile-africains-manifestent-devant-la-knesset_500130.html