neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/2013-jaro-da-sukcesoj-por-la-indi%C4%9Denaj-popoloj.html

Survival publikigas novan fot-galerion ilustrantan multajn sukcesojn - de la interrompo de minaj koncesioj en Kolombio, ĝis la unuanima rifuzo fare de la Dongria Kondh pri baŭksita minejo en Barato – akiritaj en 2013 de la indiĝenaj popoloj el la tuta mondo en batalo por iliaj rajtoj.

En Brazilo, indiana komunumo Gvaranioj celebris la oficialan agnoskon de sia teritorio kiu estas rezervita al ĝia ekskluziva uzado. La Gvaranioj estis senposedigitaj de plejparte el siaj teroj fare de brutarbredistoj kaj proprietuloj de plantaĵoj de sojfaboj kaj sukerkanoj. Iliaj gvidantoj estas regule murditaj.

La katastrofa situacio de Awá-Guajá, konsiderataj kiel plej minacita tribo en la mondo, emociis milionojn da personoj tra la mondo post la aperigo de riportaĵo de la fama fotisto Sebastião Salgado en Vanity Fair kaj Sunday Times Magazine. Depost la lanĉo de la kampanjo de Survival favore al Awá-Guajá, pli ol 55.000 protestaj retmesaĝoj estis senditaj al la brazila ministro pri Justico petante de li elpeli la invadantojn de iliaj teroj.

Sekve al la bojkot-alvoko de turismo en Bocvano, tri vojaĝ-agentejoj interrompis ekskursojn tra la lando pro la malbonaj traktadoj suferitaj de la lastaj ĉasistoj boŝmanoj de Suda Afriko fare de la registaro. Dum la bocvana registaro uzadas idiliajn bildojn de boŝmanoj por promocii turismon, ĝi trudas ilin forlasi iliajn praajn terojn malpermesante ĉasadon.

En Barato, la indiĝenaj popoloj aŭdigis sin post senprecedenca decido de la Ĉefkortumo pri aranĝo de komunumaj konsultadoj de la Kondha pri la projekto de baŭksita subĉiela minejo en iliaj sakralaj montetoj de Nijamĵiri. Ĉiuj vilaĝoj masive forpuŝis la projekton de la brita mina giganto Vedanta Resources.

La mesaĝo de la nova kampanjo « Proud not Primitive » (fiera ne primitiva) lanĉita en Barato – kontraŭ la enradikigitaj antaŭjuĝoj laŭ kiuj la indiĝenaj popoloj estas « subevoluintaj » kaj « primitivaj » - estis komprenita. The Hindu, unu el la plej famaj angloparolantaj ĵurnaloj en la mondo, engaĝiĝis ne plu uzadi tiajn terminojn por nomi la indiĝenajn popolojn.

Niksiuaka Jauanaua, amazonia indiano kiu kuniĝis kun Survival en 2013 por kontribui al defendo de la indiĝenaj rajtoj, deklaris : « Se la indiĝenaj popoloj sukcesis aŭdigis sin en 2013, ili plu suferas subpremon. Venontjare, okuloj el la tuta mondo sin turnos al Brazilo okaze de la Mondpokalo de FIFA – taŭga okazo por ni konigi niajn teritoriajn luktojn al la internacia komunumo. Mi esperas ke la brazila registaro prenos iniciativon por respekti la rajtojn de la indiĝenaj popoloj kaj ke aliaj sekvos la ekzemplon ».

Stephen Corry, direktoro de Survival, deklaris : « Tiuj kelkaj sukcesoj akiritaj de la indiĝenaj popoloj en 2013 estas nur supraĵo de la agado kiun ni plenumas favore al ili. Nia unua prioritato estas ĉesigi malobservadon de iliaj fundamentaj rajtoj. Poste, la ekzemploj priskribitaj ĉi-supre montras ĝis kiu grado ni povas ŝanĝi la situacion influante la publikan opinion de la tuta mondo, tiamaniere ke la registaroj kaj multnaciaj firmaoj ne plu povu agadi en plena senpuniteco. Tio estas malrapida laboro, neglora kaj ofte nevidebla, sed pli ol 40 jarojn da agadoj favore al la indiĝenaj popoloj pruvis ke ĝi estas la plej saĝa kaj plej efika rimedo por estigi longdaŭrajn ŝanĝojn.

http://www.survivalfrance.org/actu/9848