neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/israelo-monstra-manifestacio-de-afrikaj-migrantoj-en-tel-avivo.html

Pli ol 30.000 azilpetantoj amasiĝis, dimanĉon 5an de januaro, en Tel-Avivo, en Israelo, laŭ la ciferoj de la polico. Ili protestas kontraŭ la sistema rifuzo de la aŭtoritatoj priesplori sian azilpeton.

Temas pri la plej granda tia kolektiĝo en Israelo. Pli ol 30.000 afrikaj migrantoj kaŝe enirintaj en la hebrean Ŝtaton manifestaciis, dimanĉon 5an de januaro, en Tel-Avivo.

« Ni ĉiuj estas rifuĝintoj ! Jes al libereco ! ne al malliberejo ! » ili skandis en la angla, svingante eritreajn kaj etiopiajn flagojn.

Kolektiĝintaj sur la placo Jicĥak Rabin, la manifestaciantoj – inter kiuj israelaj aktivuloj venintaj en subteno – denuncis la rifuzon de la israelaj aŭtoritatoj priesplori iliajn petojn pri rifuĝinta statuso, kaj la deteno de centoj el ili.

« Ni fuĝis persekutojn, diktaturojn, internajn militojn, genocidojn. La israela registaro devas esplori niajn azilpetojn kaj trakti nin kiel homoj », deklaris al AFP Daud, Eritreano kaŝe enirinta en Israelon antaŭ kvar jaroj.

« Anstataŭ trakti nin kiel rifuĝintoj, la israela registaro traktas nin kiel krimuloj », li bedaŭris.

La migrantoj ankaŭ decidis tritagan strikon en laborlokoj, plimulte en restoracioj kaj hoteloj.

Drastaj aranĝoj kontraŭ kaŝmigrado

De post 2012, la israela registaro severe plifortigas sian politikon koncerne kaŝmigradon. La aŭtoritatoj taksas je 60.000 la nombron de afrikanoj kaŝe enirintaj kaj lanĉis en 2012 kampanjon kiu okazigis la foriron kaj elpeladon de 3.920 inter ili.

Krome, laŭ leĝo voĉdonita pasintan 10an de decembro, la kaŝmigrantoj kelkfoje restadas ĝis unu jaro en detenejo sen proceso.

Samtempe, detenejo nomita Holot estis inaŭgurita sude de Israelo. Ĝi estas malfermita dumtage, sed ties loĝantoj devas registriĝi tie po trifoje tage kaj tranokti. Destinita akcepti 3.000 personojn, ĝi povas plivastiĝi en la celo akcepti preskaŭ 11.000 personojn.

Paralele, Israelo finkonstruis en 2013 elektronikan barilon 230 kilometrojn laŭlonge de la landlimo kun Egiptio, kio ebligis kvazaŭ nuligi la nombron da kontraŭleĝaj eniroj el tiu lando.

www.france24.com/fr/20140105-israel-manifestation-record-migrants-africains-clandestins-asile-refugies/