neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/bangladesho-%C4%9Denerala-striko-anta%C5%AD-balotado.html

Ĝenerala striko alvoke de opozicio komencis sabaton 4an de januaro en Bangladeŝo, antaŭ la deputita balotado kiun probable gajnos la nuna ĉefministro, Ŝejk Hasina Uajed – la kandidatoj de ŝia partio aŭ aliancanoj prezentiĝas sen konkurenco en 153 distriktoj el 300.

Perfortoj eksplodis en Patgram (sude de la lando), kie manifestacianto mortis en alfrontiĝoj kun la reganta Ligo Awami.

La Naciista partio de Bangladeŝo (NPB) alvokis al ĝenerala striko en lasta provo por malhelpi la starigon de tiuj balotadoj, kvalifikitaj kiel « skandala ŝerco ». Strikmovadoj regule paralizas de semajnoj la lernejojn kaj aliajn publikajn servojn de la lando, alvoke de opozicio.

La gvidanto de NPB, Khaleda Zia, petis de la voĉdonantoj ke ili « tute bojkotu » la balotadon kaj denuncis la fakton ke ŝi estas submetita al kontrolita rezidejo ekde fine de decembro. Dekoj da kontraŭbatalaj policistoj ĉeestis sabaton apud ŝia hejmo kies atingo estis blokita de bariloj.

150 MORTINTOJ DE OKTOBRO

La opozicio postulas demision de la registaro kaj starigon de neŭtra kaj provizora registaro antaŭ la organizo de balotadoj, samkiel tio okazis antaŭe. Sed la ĉefministro rifuzas. Ŝi ripetis ĵaŭdon sian decidon konduki la balotadan procezon ĝisfine kaj akuzis la ĉefon de la opozicio ke li « ostaĝigis la landon » organizante strikojn kaj blokadojn antaŭ la balotado.

La semajnoj kiuj antaŭis tiun balotadon estis markitaj de perfortoj, kiuj okazigis ĉirkaŭ 150 mortintojn tra la tuta lando, la polico indikis sabaton ke almenaŭ 34 voĉdonejoj estis incendiitaj dum la pasintaj dudek kvar horoj.

La malstabileco, la ĝeneralaj strikoj kaj blokadoj kiuj ĝenas de monatoj la okan landon inter la plej loĝataj en la mondo grave malutilas ekonomion kaj la 154 milionojn da bangladeŝanoj, kies unu el tri vivas sub malriĉeca sojlo.

http://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2014/01/04/bangladesh-l-opposition-appelle-a-la-greve-generale-la-veille-des-elections_4342941_3216.html