neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/francio-fajrobrigadisto-perdas-okulon-post-alfronti%C4%9Doj-kun-crs.htm

Fajrobrigadisto en Isero 29-jara perdis okulon vendredon dum manifestacio en kiu CRS uzadis ties flash-ball (pafilo je defendaj kugloj)

Enketo komencas por determini la cirkonstancojn de la pafo. La familio kaj ĉirkaŭuloj de la viktimo samkiel fajrobrigadistaj kolegoj sin sekvas ĉe lia lito.

Granda kolero. La patrino de Quentin, la juna fajrobrigadisto kiu perdis okulon pasintan vendredon ne kaŝas tion, tiu sento ne forlasas ŝin. Ŝi koleras kontraŭ la CRS kiuj uzadis ties « flash-ball » kaj ĵetis plorigajn grenadojn dum la manifestacio antaŭ la prefektejo placo Verdun en Grenoblo.

La 150 fajrobrigadistoj protestis kontraŭ la buĝeta voĉdono kiu antaŭvidas plilongigon de ilia labortempo. La manifestacio estis organizita dum okazis estrara kunveno de la departementa servo pri incendio kaj sukuro en la celo voĉdoni la buĝeton de tiu publika establaĵo.

Perfortaj alfrontiĝoj

La fajrobrigadistoj bruligis pneŭojn, poste provis delokigi la metalajn barilojn kiuj blokadis la aliron al prefektejo.

La CRS tiam ekpafis plorigajn gasojn. La fajrobrigadistoj poste ekfunkciigis la ŝprucigilon kaj ĉi-momente la CRS rebatis per « flash-ball ».

Enketo komencis por determini la cirkonstancojn de tiu ekpafo. La fajrobrigadistoj de Isero kaj de tuta Francio mobiliziĝas favore al ilia kolego. Fejsbook-paĝo estis kreita por subteni lin.

Aliparte, koncerne la sociajn depostulojn de la fajrobrigadistoj de Isero, nova kunveno estas antaŭvidita la 8an de januaro.

http://www.franceinfo.fr/politique/un-pompier-perd-un-oeil-apres-des-affrontements-avec-les-crs-1265479-2013-12-30