neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/kambo%C4%9Do-la-polico-pafas-al-la-manifestaciantoj-okazigante-tri-mortintojn.html

La kamboĝa polico pafis ĉi-vendredon al manifestacio de teksaĵlaboristoj en Pnompeno. Almenaŭ tri personoj mortis. Multaj kolektiĝoj okazas de pluraj semajnoj por postuli salajrajn altiĝojn.

Almenaŭ tri personoj mortis ĉi-vendredon en perfortaj alfrontiĝoj dum manifestacioj en Pnompeno, Kamboĝo. La kamboĝa polico pafis en la homamason, konsistitan el miloj da laboristoj kaj manifestaciantoj armitaj per bastonoj, ŝtonoj kaj brulboteloj. Laŭ fotisto de AFP, la polico efektivigis tri admonpafojn antaŭ ol rekte pafadi al la manifestaciantoj.

Temas pri « la plej gravaj perfortoj plenumitaj kontraŭ civiluloj de 15 jaroj en Kamboĝo », denuncis la Kamboĝa ligo pri defendo de homaj rajtoj.

La polica porparolanto eksplikis ke la decido pri pafado estis necesigita post vundo de naŭ policistoj. « Ni maltrankviliĝis pro sekureco, do ni devis subpremi » la manifestacion, deklaris Kheng Tito, certigante ke « se ni permesas al ili daŭrigi strikon, tio fariĝos malordo ».

Po 160 dolaroj monate

« Tio estas neakceptebla provo detrui ne nur laboristan strikrajton, sed ankaŭ provo detrui la laboristan movadon en ties tuteco. Kaj post la laborista movado, detrui la demokratian movadon kiu disvolviĝas en Kamboĝo », respondis Sam Rainsi, ĉefo de la opozicio, subtenita de la laboristoj kiuj manifestacias.

La manifestacio de la teksaĵlaboristoj jam okazigis la morton de virino per kuglo pasintan novembron. La manifestaciantoj postulas duobligon de ilia salajro, de po 80 dolaroj al po 160 dolaroj monate. La registaro promesis altigi ĝin al 95 dolaroj sed la sindikatoj juĝas tion nesufiĉa. La teksaĵa sektoro estas fundamenta por la kamboĝa ekonomio. Ĝi dungas 650.000 personojn, inter kiuj 400.000 por la grandaj internaciaj markoj.

http://www.franceinfo.fr/monde/cambodge-la-police-tire-sur-des-manifestants-trois-morts-1268609-2014-01-03