neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/italio-pli-ol-200-migrantoj-savitaj-sude-de-lampedusa.html

Pli ol 200 migrantoj venintaj de Afriko sed ankaŭ de Pakistano estis savitaj de la itala mararmeo merkredon vespere sude de la insulo Lampedusa, anoncis ĵaŭdon la aŭtoritatoj.

10 metrojn longa, la rompiĝema ŝipo, sur kiu ne troviĝis savoveŝtoj, estis lokalizita ĉirkaŭ 19h30 je preskaŭ 130 kilometroj for de la insulo de militistaj helikopteroj deplojitaj en Mediteraneo kadre de aranĝo « Mare Nostrum ».

« Tial ke la maro estis malkvieta, kaj pro granda nombro da personoj ĉeestantaj sur la ŝipo kaj nestabilaj kondiĉoj de navigado, urĝa proceduro estis lanĉita je 20h11 », eksplikas komunikaĵo de la militista mararmeo.

La delokigo de la 233 migrantoj, inter kiuj 7 virinoj, sur la ŝipo San Marco,

militista ŝipo, tuj sekvis. Devenintaj de Eritreo, Niĝerio, Somalio, Zambio kaj Pakistano, la migrantoj estis kolektitaj sanaj kaj savitaj. Laŭ mararmea porparolanto, la « migrantoj spertis malvarmon sed ilia sanstato ne estis konsiderata kiel danĝera ». Li ankaŭ aldonis ke la alvenoj de migrantoj, de la komenco de vintro, videble malkreskis pro la « malbonaj maraj kondiĉoj ».

Akceptaj kondiĉoj tre kontesteblaj

« Laŭ indiko de la ministerio pri internaj aferoj », ili estis transportitaj en la haveno Augusta (Sicilio), kien ili alvenos ĵaŭdon vespere, ankaŭ precizigas la komunikaĵo.

Miloj da migrantoj, devenantaj de sub-Sahara Afriko, sed ankaŭ de Mez-Oriento kaj Centra Azio provas ĉiujare marveturadon al tio, kion ili opinias eŭropa paradizo, pagantaj milojn da eŭroj al senskrupulaj trapasigistoj.

Komence de oktobro, almenaŭ 400 personoj, inter kiuj multaj virinoj kaj infanoj, mortis en du ŝippereoj en Lampedusa areo, ĉefa aliro al Eŭropo por la migrantoj venantaj de Afriko.

Fronte al alfluo da migrantoj, kaj por eviti reokazon de tiaj dramoj, la itala registaro lanĉis mez-oktobron la operacion « Mare nostrum » - nomo donita al Mediteraneo dum la periodo de roma imperio - celanta plifortigi sian militistan aranĝon en la areo.

http://www.leparisien.fr/international/italie-plus-de-200-migrants-sauves-au-sud-de-lampedusa-02-01-2014-3456659.php