neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/juanuara-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto.html

Tempo de ribeletoj - Serge HALIMI
UNUAVIDE la kontrasto estas absoluta. En Germanio, la du ĉefaj politikaj grupoj, la Kristandemokrata Unio (CDU) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD), ĵus dividis inter si la ministrejojn, post (ĝentilaj) alfrontiĝoj antaŭ la elektantaro. En Francio, dekstruloj kaj maldekstruloj ofendas sin tiom, ke ili kredigas ke ili kontraŭas sin preskaŭ ĉiurilate : pri la impostnivelo, la sociala protekto, la enmigrad-politiko. Tamen, kiam la perspektivo de iu el tiuj rebataj matĉoj por la prezidanteco, kiun la (...)
http://eo.mondediplo.com/article2008.html

Ĉu registaro de juĝistoj ? - Christophe JAFFRELOT
EN PAKISTANO alkutimiĝinta al la armeaj puĉoj, la mandato de la laŭleĝe elektita parlamento, finiĝis je la normala tempo, kaj estis anstataŭita de alia. Tio estas premiero en ĝia historio. Tamen, la reveno al juroŝtato konstruiĝis antaŭe, ne tiom danke al politikaj partioj, kiom al juristoj, kiuj insiste instigis la generalon Pervez Muŝaraf, sukcesinta puĉon en 1999, organizi elektojn en 2007-2008. Inter ili, la prezidanto de la Plej Alta Kortumo, s-ro Iftihar Mohammed Chaudhry, meritas apartan (...)
http://eo.mondediplo.com/article2007.html

Pakistano subfosata de la alfrontiĝoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj -
Christophe JAFFRELOT

Dum la generalo kaj eksprezidanto Pervez Muŝaraf estas akuzata pri perfido ĉar li trude deklaris krizostaton en 2007, la Plej Alta Kortumo de Pakistano lanĉas siajn iniciatojn ĉiudirekten. Sed, fortikiginte la juroŝtaton, ĝi arogas al si pli kaj pli da rajtoj kaj maltrankviligas la demokratiajn landojn. Danĝera ludo en la momento kiam la nacia kohero suferas pro la sektismaj alfrontiĝoj inter ŝijaistoj kaj sunaistoj. LA ŜIJAISTOJ estas nur kvinono de la Pakistananoj, sed la konflikto kun la (...)
http://eo.mondediplo.com/article2006.html

Krei riĉaĵon, ne valoron - Jean-Marie HARRIBEY
Kun kapablo de absoluta resaniĝo, la kapitalismo provas alproprigi al si la konojn kaj forpuŝi la limojn de la naturekspluatado. Unu kredo : ĉio povas transformiĝi en monon. Tiel la ekonomikistoj kalkulis ke la „servoj donataj de la naturo” valoras inter 16.000 kaj 54.000 miliardoj da dolaroj jare. Ili konfuzas valoron kaj riĉaĵon. La laboro estas do ne la sola fonto de la uzvaloroj kiujn ĝi produktas, de la materia riĉaĵo. Ĝi estas ĝia patro, kaj la tero ĝia patrino, kiel diris William Petty. Karlo (...)
http://eo.mondediplo.com/article2005.html

Dividiĝo de la egiptaj verkistoj - Claire TALON , Fadi AWAD
Dum la subpremado plifortiĝas en Egiptujo nome de la « milito kontraŭ terorismo », eminentuloj el la intelektula medio, nostalgiaj pri naserismo, kaj ofte politike maldekstraj, proklamis sian subtenon al la armeo. Tiu generacio de maljunuloj estas kontestata de la verkistoj kaj artistoj, kiuj rifuzas la revenon de la « Profunda Ŝtato » kaj la perfidon de la revolucio-idealoj. Malverŝajna kanzono estas tiu ekkantata de la apogkolonoj de la egipta literaturo gloranta la generalon Abdel Fatah (...)
http://eo.mondediplo.com/article2004.html

http://eo.mondediplo.com/