neniammilitointerni.over-blog.com/2014/01/meksiko-solidareco-kun-la-zapatistoj-1994-2014.html

La 1-a de januaro 1994, validiga dato de NAFTA (Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento) la senteruloj, la sen-voĉoj, la « porĉiamaj forgesitoj » kiuj estas la indianoj, malsupreniras la montaron kaj, per krio de « ¡ ya basta ! » (sufiĉas !), okupadas plurajn urbojn en Ĉiapaso, riĉa Ŝtato pri resursoj, kie la popolo estas la plej malriĉa el Meksiko.

La Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (ZANL) aperas publike por la unua fojo kaj, kun ĝi, ĉiuj luktantaj Indianoj postulas dignecon, justecon kaj demokration por ĉiuj, agnoskon de siaj rajtoj kaj kulturo.

Fronte al ili, la « potenco », je ĉiuj niveloj, ĉiam respondis per malestimo kaj armiloj de la militistoj kaj paramilitistaj grupoj, por minaci, elpeli, persekuti, murdi.

Sed la zapatistoj rezistas kaj daŭre konstruas sian aŭtonomecon pacmaniere, ne dezirante la potencon, surbaze de komunumaj asembleoj, sin organizante laŭ memstaraj komunumoj.

Multaj realigaĵoj por starigo de solida aŭtonomeco aperas – lernejoj, klinikoj, kooperativoj, transportoj, agrikulturo, metieco – en regiono kie plejparte el la terkultivistoj estas senigitaj je bazaj servoj kiel akvo, elektro, edukado, sano.

http://www.cnt-f.org/international/20-ans-du-soulevement-au-Chiapas-Mexique.html