neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/usono-pli-ol-unu-miliono-da-usonanoj-perdas-sian-monkompenson-pro-senlaboreco.html

De sabato 28-a de decembro, 1,3 miliono da Usonanoj perdis sian monkompenson pro senlaboreco.

La Kongreso rifuzis aprobi la pluigadon de tiu prestaĵo antaŭ ol interrompiĝi dum la finjaraj festoj.

Por multaj familioj, tiu interrompo de monatribuoj estas katastrofo.

El la ĉirkaŭ 4 milionoj da usonaj senlaboruloj, 1,3 miliono ne plu ricevos monkompenson de la federala registaro je iom pli ol po 1.000 dolaroj monate.

La personoj tuŝataj estas tiuj, kiuj estas sen laboro de pli ol 73 semajnoj, maksimuma daŭro dum kiu ili ricevas monkompenson pro senlaboreco.

Katastrofo

La eks-prezidento Bush (Buŝ) alprenigis la leĝon ekde la komenco de la krizo en 2007.

Sed spite al la insisto de Barack Obama, la Kongreso rifuzis ĉi-jare pluigi ĝin, la respublikanoj opiniante ke ĝi kostas po 25 miliardoj da dolaroj jare.

Por multaj familioj, kiel tiu de Dolores Ceriani, en la Ŝtato Novjorko, la ĉesigo de tiu monatribuo estas katastrofa : « Tio estas terura, ŝi opinias. Tragedio. Kiamaniero mi nutros miajn kvar gefilojn, mian hundon, mian « edzon » ? » Tio estas tiom malgajiga, ke mi ne scias per kio komenci. »

Necerta pluigado

Barack Obama provos akiri, ekde la malfermo de la Kongreso la 6-an de januaro, restarigon de la monatribuo por almenaŭ tri monatoj, sed la pluigado por unu jaro estas pli necerta.

Por la ekonomikistoj, la opozicio de la respublikanoj estas malbona kalkulo : senigitaj je sia monatribuo, la senlaboruloj ne povas kontribui al la ekonomia kresko, kio povus revenigi Usonon en recesion.

http://www.rfi.fr/ameriques/20131229-plus-million-americains-perdent-leur-allocation-chomage?ns_campaign=google_choix_redactions&ns_mchannel=editors_picks&ns_source=google_actualite&ns_linkname=ameriques.20131229-plus-million-americains-perdent-leur-allocation-chomage&ns_fee=0