neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/malajzio-nova-blokado-de-la-%C2%AB-pananoj-%C2%BB-kontra%C5%AD-planta%C4%B5o-de-palmolearboj.html

Kvardek punanaj familioj, el la malajzia Ŝtato Saravako, starigas blokadon kiel protesta signo kontraŭ la kompanio pri arbaro kaj plantaĵo de palmolearbo Ŝin Yang, kiu okupas parton el iliaj praaj teroj.

La Penanoj de Long Jaik, vilaĝo situita alvale de la pridiskutata baraĵo de Murum, freŝdate venkis en proceso kontraŭ Ŝin Yang tial ke ĝi transformis ilian teritorion al plantaĵo de palmolearboj.

La tribunalo agnoskis la rajtojn de la Penanoj sur la plantaĵo de palmolearboj. Ŝin Yang apelaciis pri la juĝo.

La kvardek familioj, gvidita de Tugang Matu, ĉefo de la vilaĝo, starigis blokadon por malhelpi Ŝin Yang plu okupadi parton el iliaj teroj kaj akiri monkompensojn. Ili petis de Survival International atentigi la amaskomunikilojn pri iliaj protestadoj.

La Penanoj batalis dum multaj jaroj por malhelpi la firmaojn pri arbaroj uzurpi iliajn terojn.

Kaj hodiaŭ ja la kompanioj pri plantado de palmolearboj instaliĝas en tiuj areoj malplenigitaj de ties altvaloraj lignoj.

http://www.survivalfrance.org/actu/9869