neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/britio-la-informadikisto-alan-turing-pardonita-de-la-re%C4%9Dino-elizabeth-ii.html

Kondamnita pro perverseco ĉar li estis samseksema, la eminenta brita matematikisto kaj informadikisto Alan Turing memmortigis sin en 1954. la reĝino Elizabeth II ĵus pardonis lin.

59 jaroj. Tiu periodo estis bezonata de la brita monarĥio por rehonorigi la memoron de la informadikisto Alan Turing, kondamnita pro maldececo kaj seksa perverseco ĉar li konfesis siajn samseksemajn rilatojn.

La reĝino Elizabeth II fakte ĵus pardonis lin postmorte, laŭ propono de la ministro pri Justico Chris Grayling.

En 2012, dek unu britaj sciencistoj petis nuligon de la kondamno de la « plej brila matematikisto de la moderna epoko ».

Pioniro de la programado kaj artefarita inteligenteco

Personeco samtempe kaprica kaj introvertita, Alan Turing estas ĉefe konata ĉar li kontribuis al kodrompo de la maŝino Enigma kiu ĉifris la naziajn komunikaĵojn dum la dua mondmilito.

Sed tio tute ne estas lia sola sukceso.

Dum la 30-aj jaroj, li ellaboras la konceptojn de algoritmoj kaj kalkulebleco. Post 1945, li laboras pri programado de la unuaj komputiloj, tiam fariĝas unu el la pioniroj pri artefarita inteligenteco.

Brila kariero frakasita de la brita justica persekuto.

En 1952, Alan Turing elektas kemian kastradon por eviti malliberejon, kaŭze de la brita leĝo tiam valida pri sodomio. Ŝoka traktado kiu deprimas lin.

Du jarojn poste, li estas trovita morta en suspektindaj kondiĉoj. Sed la enketo konkludis je memmortigo per cianido.

http://www.01net.com/editorial/610886/l-informaticien-alan-turing-gracie-par-la-reine-elizabeth-ii/