neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/turkio-istanbulo-ankaro-la-manifestaciantoj-postulas-demision-de-la-registaro.html

En Istanbulo, la streĉo plialtiĝis, pasintan vendredon vespere.

La turka polico ne hezitis uzadi akvo-kanonojn, plorigajn gasojn kaj plastajn kuglojn por disigi la manifestaciantojn.

La defilado provis atingi la placon Taksim.

En Ankaro, neniu incidento esti menciita, sed oni povis vidi kaj aŭdi la samajn sloganojn ol en Istanbulo :

« Demisio de la registaro »

« Ni volas ke Turkio eliru el sia ĥaoso, ni volas niajn rajtojn, liberecon, ni volas demokration »

diras al ni manifestacianto, alia eksplikas kial li kuniĝis kun la defilado.

« Mi estas ĉi-tie por peti ke oni haltu prirabi Turkion, mi estas ĉi-tie por kondamni koruptadon kaj mi postulas demision de la registaro ».

Tiuj novaj kolektiĝoj en Turkio rememoras la ondon da manifestacioj kiuj preskaŭ ŝanceligis la registaron pasintan junion.

Proksime de la municipa balotado, tiu nova politika krizo pli malfortigas la pozicion de Erdogan.

http://fr.euronews.com/2013/12/27/istanbul-ankara-les-manifestants-reclament-la-demission-du-gouvernement/