neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/germanio-malamiki%C4%9Do-%C4%89e-la-nov-nazioj.html

Suspektita pri samseksemaj inklinoj, la estro de NPD Holger Apfel devis demisii.

Meti sur la tablon « pistolon kaj ununuran kartoĉon ». Malkaŝe, la demisiinta prezidento de NPD, la germana novnazia partio, Holger Apfel, estas instigita de aktivulo en ties fejsbuka paĝo memmortigi sin.

Altranga respondeculo de la organizaĵo klakas sur la butonon « Mi ŝatas ».

La alvoko rememoras la ondon da memmortigoj de novnaziaj respondeculoj dum la lastaj semajnoj de la Dua Mondmilito. Nur tiamaniere, S° Apfel povos rehonorigi sin je la rigardo de ties misfamigantoj.

Kial tiom da malamego? La eks-respondeculo de NPD, edziĝinta kaj patro de tri gefiloj, estas akuzita pri malvirta gesto kun juna aktivulo dum la pasinta balotkampanjo.

Reala fakto aŭ intrigo, en tiu organizaĵo suspekto signifas politikan morton. Malsimile al la aliaj ekstremdekstraj partioj en Eŭropo, la NPD estas malcedema pri samseksemo. Se ĝi ne povas plene peti malpermeson, ĝi rifuzas ĉian civilaj statuson al samseksemuloj kaj ĉiujn financajn subtenojn por esplorado pri genraj problemoj. Minacita pri eksigo, Apfel preferis demisii.

En la posteno forlasita de Apfel stariĝas provizore Udo Pastörs, juĝita eĉ pli radikala. Kiam tiu-ĉi akceptas en sia oficejo, en la regiona parlamento de Schwerin, li ne kaŝas sian malestimon por demokratio kiu « manipulas ».

Harmonie kun polurita germana lingvo, punktita per malnovaj esprimoj, figuras ĉe la muro mapo de la germanaj provincoj malgajnitaj dum la mondmilitoj. Kompletige, apud la biografio de Joseph Goebbels, ministro pri propagando de Hitler, staras en lia biblioteko ankaŭ verkoj de la eks-ministro pri ekologio Joschka Fischer aŭ la respondeculo de SPD kiu koleregas kontraŭ enmigrado.

Reveno al kvieteco tamen ne estas certa ĉe NPD. Milito de ĉefoj sin anoncas pri elekto de gvidanto por la eŭropaj balotadoj.

Udo Pastörs, 61-jaraĝa, konkurencas kun alia radikalulo, Udo Voigt, eks-ĉefo de la partio. La balotado estas decidiga por NPD, senigita je publika financo post suspektoj de malversacioj.

La esperoj de la organizaĵo, en konkurenco en la eŭrokritika spektro kun Alianciĝo por Germanio, kuŝas sur venonta decido de la Konstitucia Kortumo de Karlsruhe. Ĝi devas decidi komence de la jaro, pri la nuligo aŭ malaltigo de la sojlo de 3% el la voĉoj por akiri eŭrodeputitojn.

Pro tradicia malforto de la partopreno al la eŭropaj balotadoj, atingo de Bruselo estas realigebla por NPD. En la pasinta deputita balotado, ĝi akiris 1,5% el la voĉoj.

Sed la Kortumo de Karlsruhe ankaŭ povus, mezdaŭre, mortigi ĝin. La NPD estas denove celumita per proceduro pri malpermeso.

Iniciate de tiu juĝa batalo, la landoj kritikas tro grandan ideologian proksimecon kun la III-a Reich. Dubante pri bonŝancon de sukceso, la registaro de Angela Merkel ne asociiĝis al la proceduro.

http://www.lefigaro.fr/international/2013/12/26/01003-20131226ARTFIG00307-zizanie-chez-les-neo-nazis-allemands.php