neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/rusio-so%C4%89i-3-jaroj-da-malliberejo-por-ekologiisto-kritikanta-difektojn-de-la-olimpiaj-ludoj.html

Rusa ekologiista aktivulo kiu denuncis la efikojn sur medio de la preparaj laboroj de la Olimpiaj Ludoj de Soĉi estis kondamnita vendredon al tri jaroj da prizonkampo pro atenco kontraŭ bienoj.

Evgeni Vitiŝko estis kondamnita pasintjare por tiu afero al puno je tri jaroj da prokrastita malliberejo, sed tribunalo en Tuapse, proksime de Soĉi, opiniis ke li ne respektis siajn devigojn kaj pligravigis tiun kondamnon al firma prizono.

La aktivisto disponas pri dek tagoj por apelacii

Geologo kaj membro de la regiona asocio pri medidefendo en Nord-Kaŭkazo, S° Vitiĉko laboras nun pri raporto denuncante la efikon pri medio de la gigantaj preparaj laboroj de OL, kiuj okazos de la 7a al la 23a februaro 2014 en Soĉi, inter la bordoj de Nigra Maro kaj Kaŭkaza montaro.

Tiu kondamno estas « minaco por la aliaj medidefendantoj », opiniis S° Vitiĉko.

En 2012, S° Vitiĉko kaj alia aktivulo, Suren Gazarian, estis kondamnitaj je tri jaroj da malliberejo ĉar li kaŭzis damaĝojn al barilo starigita en protektita areo.

La NRO indikis ke tiu barilo estis kontraŭleĝe starigita en la arbaro ĉirkaŭ rezidejo apartenanta al la guberniestro de la regiono Krasnodar, Alexandre Tkaĉev.

Dum inspektado fine de 2011, grupo da ekologiistaj aktivuloj malfermis parton de la barilo kaj tranĉis arbojn el protektita specio.

Membroj de la grupo ankaŭ skribis sloganojn kiel « la arbaro estas por ĉiuj » sur la ferlada barilo.

Fine de 2012, Susan Gazarian fuĝis Rusion kaj nun rezidas en Estonio.

http://www.20minutes.fr/planete/1266171-20131220-sotchi-3-ans-prison-ecologiste-critiquant-degats-jo