neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/kambo%C4%9Do-la-teksa%C4%B5laboristoj-kuni%C4%9Das-kun-la-manifestaciantoj.html

Miloj da laboristoj el la kamboĝa teksaĵsektoro, strikantaj por akiri pli bonajn salajrojn, kuniĝis kun la opoziciuloj kiuj postulas la foriron de la Ĉefministro Hun Sen, reganta de 30 jaroj, kaj novan deputitan elektadon.

Laŭ la sindikatoj de la tesaĵsektoro, 300.000 strikantaj laboristoj manifestaciis ĵaŭdon antaŭ la uzinoj aŭ kun la manifestaciantoj en Pnom-Peno.

Kore de la depostuloj de la laboristoj de la teksaĵsektoro, ŝlosilsektoro por la kamboĝa ekonomio : minimuma salajro po 160 dolaroj monate en 2014. Ĝi estas ĝis tiam po 80 dolaroj kaj la registaro promesis ĉi-semajne altigi ĝin po 95 dolaroj ekde aprilo 2014.

« La laboristoj ne povas vivi kun 95 dolaroj », rebatis Ĉea Mony, kun aliaj sindikataj gvidantoj. Rong Ŝhun, prezidanto de la konfederacio de kamboĝaj sindikatoj, certigis siaflanke ke la striko devigis plurajn uzinojn interrompi la produktadon.

La teksaĵsektoro dungadas ĉirkaŭ 650.000 laboristojn, inter kiuj 400.000 en eksportistaj firmaoj. La manifestacioj multobliĝis tiujn pasintajn monatojn por denunci la laborkondiĉojn. En freŝdata studaĵo, la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) substrekis ke la laborkondiĉoj de la kamboĝaj laboristoj difektiĝis.

La kamboĝa opozicio surstratiĝis ĵaŭdon por la deka sinsekva tago por denunci la balotadon de julio, makulita per fraŭdoj laŭ ĝi, kaj postuli la foriron de la Ĉefministro.

La Partio por Nacia Kamboĝa Savado (PNKS) de Sam Rainsy petis ĝis tiam komencon de sendependa enketo pri suspekto de masivaj fraŭdoj dum tiuj balotadoj kiuj reelektis Hun Sen.

Laŭ la oficialaj rezultatoj, la reganta Partio de la Kamboĝa Popolo, malgraŭ sia plej malbona rezulto de post 1988, gajnis 68 deputitojn dum la balotado de la 28a de julio, kontraŭ 55 por PNKS.

Sed la opozicio forpuŝis tiujn rezultojn, postulante la venkon kaj denuncante « konstitucian puĉon ». Kaj ties deputitoj bojkotas la nacian asembleon de post ĝia malfermo en septembro por protesti kontraŭ malpermeso al partopreno de Sam Rainsy.

http://www.liberation.fr/monde/2013/12/26/cambodge-les-ouvriers-du-textile-rejoignent-les-manifestants_969013