neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/kristnasko-en-japanio-fuku%C5%9Dimo-27.000-personoj-rajtas-travivi-kristnaskon-hejme.html

Ĉirkaŭ 27.000 personoj evakuitaj de la ĉirkaŭaĵoj de la akcidentita centralo de Fukuŝimo estas escepte permesitaj de la aŭtoritatoj travivi finjarajn festojn en ilia forlasita eks-domo, anoncis la urbodomoj de pluraj municipoj.

La urboj Minamisoma, Nahara, Kaŭoŝi, Litate interalie permesas al parto el la eks-rezidentoj de kelkaj kvartaloj reveni tien kelkajn tagojn por festi Kristnaskon kaj novjaron, dum la restado en tiuj areoj plu estas malpermesitaj dumnokte.

Parto el tiuj urboj povas esti vizitataj dumtage por purigi kaj desinfekti la loĝejojn kaj ties ĉirkaŭaĵojn sed plu estos neloĝataj tiom longe kiom la radioaktiva nivelo ne revenos al sojlo juĝita akceptebla kaj kiom la vivnecesaj infrastrukturoj ne estos rekonstruitaj.

Ĉi-jare, la escepta restado eblas inter la 24a de decembro kaj la 7a de januaro (aŭ inter la 28a de decembro kaj la 5a de januaro), kondiĉe de antaŭa registrado antaŭ la aŭtoritatoj.

Tamen, ŝajnas ke tiu komplezo farita al personoj kiuj ne dormis hejme de post la nuklea katastrofo de Fukuŝimo Dajŝi okazinta de antaŭ 2 jaroj kaj 9 monatoj, interesas malmulte da personoj.

Laŭ la amaskomunikiloj, ĉe la 19a de decembro nur 1.701 personoj (556 familioj) deponis necesan peton pri paspermeso.

Multaj domoj fakte estas parte aŭ tute detruitaj de la tertremo kaj la cunamo de la 11a de marto 2011 kaj, eĉ se ili plu staras, ili kelkfoje estas nesalubraj kaj suferas pri submetiĝo al radioaktiva nivelo kiu povas esti tre alta, kio ne instigas al reveno, eĉ portempa.

http://www.20minutes.fr/planete/1267097-20131225-fukushima-27000-personnes-autorisees-a-passer-noel-maison