neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/kristnasko-en-francio-vagono-da-nukleaj-for%C4%B5eta%C4%B5oj-elreli%C4%9Dis-en-drancy-sen-radioaktiva-likado.html

Vagono da nukleaj forĵetaĵoj elreliĝis, sen radioaktiva likado, lundon 23an de decembro posttagmeze en la apartiga stacidomo en Drancy (Seine-Saint-Denis), unu el la plej grandaj en Francio, situita malpli ol deko da kilometroj de Parizo.

« Temas pri teknika incidento kiu okazigis neniun konsekvencon pri sekureco, publikan ordon aŭ medion, asertis la prefektejo de Seine-Saint-Denis. Ĉiuj indikoj pri radioaktiveco efektivigitaj de la fajrobrigadistoj estas negativaj ».

La vagono estis enreligita sen problemo dumnokte, kaj la uzita bruligaĵo estis preta reveturi ĝis la uzino pri retraktado de Areva, ĉe La Hague (Manche), anoncis SNCF kaj Areva.

La vagono elreliĝis, sen renversiĝi, pro akso eliĝinta el la reloj, eksplikis la prefektejo. Tiu vagono de « eluzita nuklea bruligaĵo », apartenanta al monda ĉeffirmao pri nukleo, Areva, suferis pri misfunkcianta boĝio, peco situata inter la vagono kaj la radoj.

« NI NE DEVAS ATENDI KE OKAZU MORTINTOJ ! »

Tiu vagono estas parto de vagonaro de nukleaj forĵetaĵoj kiu poste devis atingi la urbo Valognes (Manche), je kvardeko da kilometroj for de la uzino pri retraktado de La Hague.

Ĉefa apartiga stacidomo en la pariza regiono, je kelkaj dekoj da metroj de la plej proksimaj loĝejoj, en tre homdensa areo, la stacidomo de Drancy maltrankviligas de pluraj monatoj elektitojn kaj najbarojn kiuj timas akcidenton.

Lundon, post alarmsonorilo, « la telefoncentro de la urbodomo estis superŝutita de alvokoj de panikiĝintaj najbaroj, kiuj ricevis neniun sekurecan instrukcion », laŭ la municipo, kiu decidis plendi kontraŭ Ŝtato pro endanĝerigo de aliulaj vivoj.

« Ni ne devas atendi ke okazu mortintoj por ke tiuj vagonoj foriru! », reagis Jean-Christope Lagarde, la urbestro de la komunumo, laŭ kiu « tridek mil personoj estas en mortodanĝero » okaze de grava akcidento en Drancy.

La 11an de decembro, malplena vagono pri transporto de klorida acido jam elreliĝis ĉe la apartiga stacidomo de Drancy.

Neniu likado ne estis konstatita. Ekipita per kvardek ok fervojoj, tiu frejta areo tri kilometrojn longa kiu kovras tri komunumojn el Seine-Saint-Denis (Drancy, Le Blanc-Mesnil et Le Bourget) akceptas ĉiujare preskaŭ du cent kvincent mil vagonojn da varoj, inter kiuj dek tri mil ŝarĝitajn je danĝeraj materialoj.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2013/12/24/un-wagon-de-dechets-nucleaires-a-deraille-a-drancy-sans-fuite-radioactive_4339380_3244.html