neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/ugando-la-parlamento-alprenis-le%C4%9Dprojekton-kiu-anta%C5%ADvidas-%C4%9Dismortan-malliberejon-por-la-%C2%AB-rekulpi%C4%9Dintaj-%C2%BB-samseksemuloj.html

La Ugandaj aŭtoritatoj decidis pligravigi la situacion koncerne samseksemon. La Parlamento alprenis ĉi-vendredon leĝprojekton kiu antaŭvidas ĝismortan malliberejon por la « rekulpiĝintaj » samseksemuloj.

La nova leĝo estos prezentita al la Prezidento Yoweri Museveni por aprobo.

Mortopuno sugestita

Je origino de tiu drasta leĝo, la leĝfaranto David Bahati, kiu memorigas ke klaŭzo ekstreme debatita pri mortopuno estis forstrekita de la fina versio de la projekto, kiu estas jam malnova.

Ĝi datiĝas de 2009 kaj estis interrompita post intensa internacia protesto. La prezidento Barack Obama mem kvalifikis ĝin kiel « abomenindan ».

Je la komenco, la projekto antaŭvidis enigi mortopunon por ĉiuj, kiuj estos trovita por dua fojo dum samseksema aktiveco, ankaŭ por seksrilatoj el kiuj unu estas neplenaĝulo aŭ malsanulo je aidoso.

Samseksemo jam estis malpermesita en Ugando. Sed tiu nova leĝo pligravigas la punojn kaj ankaŭ malpermesas publikan reklamon pri samseksemo, inkluzive diskutojn de aktivaj grupoj.

Indignita, la samseksema aktivulo Frank Mugisha indikis siaflanke post la voĉdono de la leĝo : « Mi oficiale estas en kontraŭleĝeco ».

http://www.afrik.com/ouganda-le-parlement-vote-la-prison-a-perpetuite-pour-les-homosexuels-recidivistes