neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/hispanio-la-registaro-alprenas-le%C4%9Dprojekton-kiu-limigas-abortigon.html

Tiu leĝprojekto, alprenita vendredon, permesas abortigon nur laŭkondiĉe : la gravedeco devas endanĝerigi la virinon, aŭ devas esti konsekvenco de delikto kontraŭ la virino.

Retropaŝo. La hispana konservativa registaro alprenis pasintan vendredon leĝon kiu ege limigas abortigon. Ĝi similas al tiu de 1985.

Tiu estonta leĝo, kiu estos aprobita en la Parlamento kie la Populara partio (PP) havas absolutan plimulton, nuligas leĝon de la socialista eks-registaro de 2010 kiu permesis abortigon ĝis 14 semajnoj kaj 22 semajnoj okaze de misformado de la feto.

Ĝi fiksas « du kondiĉojn por permesi abortigon : la unua, ke tiu-ĉi estas necesigita pro grava danĝero por la vivo aŭ la fizika aŭ psikologia sano de la virino, kaj la dua, ke la gravedeco estas konsekvenco de delikto kontraŭ la libereco aŭ seksa integreco de la virino », eksplikis la ministro pri Justico, Alberto Ruiz-Gallardon, post la Konsilio de ministroj.

Krom tiuj kondiĉoj, aborto ne plu estos permesita, laŭ tiu teksto kiu ankaŭ trudas gepatran permeson por la neplenaĝuloj.

118.359 abortigoj en Hispanio en 2011

Fundamente, la dekstra registaro retropaŝas al la leĝo de 1985, tamen ne kvalifikas abortigon krimo puninda je malliberejo.

Promeso de la balotkampanjo en 2011 de la hispana konservativa ĉefo Mariano Rajoy sed de tiam prokrastita, tiu leĝprojekto jam estas denuncata de feministoj kaj maldekstro kiuj denuncas « retropaŝon de 30 jaroj ».

Pluraj maldekstraj deputitinoj tiel subskribis mardon « pakton por rajto al abortigo » devenante de kolektivo de 200 asocioj de virinoj, alvokante la deputitojn de la PP kuniĝi kun ili.

La prezidento de la Federacio de Familia Plano, Luis Enrique Sanchez, asertis ke la estonta leĝo povus signifi « retropaŝon al la situacio de la 1980aj jaroj, kun hispanaj virinoj kiuj iras al Francio aŭ Britio » por aborti kiam ili havas monrimedojn. 188.359 abortigoj estis registritaj en Hispanio en 2011, kontraŭ 113.031 en 2010.

http://www.bfmtv.com/international/espagne-gouvernement-adopte-un-texte-limitant-lavortement-671902.html