neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/israelo-netanjahu-promesas-plu-konstruadi-en-la-kolonioj.html

Dum Usono petas haltigon pri konstruado de loĝejoj por koloniuloj en Cisjordanio kaj Orienta Jurusalemo, la israela Ĉefministro decidas daŭrigi ilian disvolvadon senhalte.

La israela Ĉefministro promesis daŭrigi konstruadon en la kolonioj malgraŭ la kritikoj de Usono kiuj superrigardas la pacprocezon.

« Ni neniam ĉesos konstruadi nian landon, plifortigi nin, disvolvadi (…) niajn instalaĵojn », deklaris merkredon vespere Benjamin Netanjahu dum publika kunveno, laŭ diroj raportitaj ĵaŭdon de milita radio-elsendo.

Tiuj deklaracioj ekaperas ĉe la momento kiam, laŭ informoj publikigitaj en la retpaĝaro de la ĵurnalo Haaretz, Vaŝintono petis de Israelo ne anonci novajn ofertalvokojn pri loĝejoj por koloniuloj en Cisjordanio kaj aneksita Orienta Jerusalemo, paralele kun la liberigo de 26 palestinaj malliberuloj antaŭviditaj la 29an de decembro kadre de pactraktadoj.

Ĵus antaŭ rekomenco de la israel-palestinaj pacdiskutoj la 30an de julio sub egido de Usono, Benjamin Netanjahu konsentis pri liberigado de 104 palestinaj malliberuloj, en pluraj etapoj, laŭ la antaŭenirado de intertraktado. La du unuaj ondoj da liberigadoj, kiuj jam koncernis po 26 malliberuloj, okazis la 13an de aŭgusto kaj 30an de oktobro.

VAŜINTONO JUĜAS KE LA KOLONIOJ ESTAS « NELEĜAJ »

« Mi scias ke oni diras senĉese al ni ke paco ne ekzistas pro la instalaĵoj kaj pro la fakto ke ni ĉeestas en Cisjordanio, sed tio ne veras », emfazis la israela Ĉefministro.

La usona Ŝtatsekretario John Kerry, kiu efektivigis naŭ vojaĝojn en la regiono de pasinta marto por provi antaŭeniri la intertraktadojn, plurfoje reasertis la usonan opinion laŭ kiu la kolonioj estas « neleĝaj ».

« Paco ne realiĝas pro la daŭra opozicio al ekzistado de juda nacia Ŝtato, kiaj ajn estu la landlimoj, kaj ni havas rajton al tia Ŝtato kiel ĉiuj aliaj popoloj », aldonis Benjamin Netanjahu.

Dum la lasta ondo de liberigadoj de palestinaj malliberuloj, Israelo anoncis la konstruadon de 5.000 loĝejoj en Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo.

Responde, la Palestinanoj minacis tute eliĝi el la intertraktadoj.

http://www.liberation.fr/monde/2013/12/19/israel-netanyahou-promet-de-continuer-a-construire-dans-les-colonies_967696