neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/lampedusa-la-video-kiu-%C5%9Dokas-e%C5%ADropon.html

http://neniammilitointerni.over-blog.com/e%C5%ADropo-lampedusa-kial-la-fi%C5%9Dkaptistoj-ne-sukuris-la-ka%C5%9Dvoja%C4%9Dantojn

La televidkanalo Rai2 ĵus diskonigis teruran videon.
Sekrete filmita de kaŝvojaĝanto de Lampedusa per sia poŝtelefono, ĝi malkaŝas la humiligan traktadon rezervitan al postvivantoj de la ŝippereo de la pasinta 3a de oktobro, loĝigitaj en detenejo.
Tute nudaj, en malvarma subĉiela korto ili atendas duŝon kun desinfektaĵo por « malembarasi ilin el iliaj parazitoj ».
Laŭ Rai, tiu kutimaĵo « ripetiĝas ĉiusemajne por lukti kontraŭ malsanoj kiel skabio ».
La urbestro de Lampedusa, Giusy Nicolini, opinias ke tiuj praktikoj rememoras tiujn de « koncentrejo ».

http://www.parismatch.com/Actu/International/La-video-qui-scandalise-l-Europe-540968