neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/sud-koreio-la-fervojistoj-volas-malebligi-la-privatigon.html

www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi

Post la alvoko al ĝenerala striko lanĉita lundon, la fervojistaj sindikatoj kolektis 15.000 personojn pasintan sabaton posttagmeze ĉe la stacidomo de Seulo.

La celo : devigi la registaron rezigni pri tio, kio estas konsiderata de la sindikatoj kiel privatiga projekto de la koreaj fervojoj.

Nova rendevuo estis fiksita mardon 18an de decembro, unu tagon antaŭ la unua datreveno de la elekto de la prezidentino Park Geun-hye.

6.000 kromaj personoj mobilizitaj, plendo ĉe la polico kontraŭ 200 sindikatanoj kaj minaco je disciplinaj punoj kontraŭ la strikantoj, la direkcio de KORAIL elektis minacadon por provi kontraŭi la depostulojn de la fervojistoj.

Aliparte, la striko ĝis tiam kaŭzis malmulte da malordo sur la fervoja reto. La sindikato de fervojistoj en Sud-Koreio mencias 22.000 membrojn. Ĝi taksas la mobilizadon je 80%, sed laŭ la direkcio la movado koncernas nur 30% el la personaro.

La malakordo temas pri ekspluatado de novaj linioj de rapidegaj trajnoj inter la stacidomo de Seulo kaj pluraj grandaj urboj. Laŭ la sindikatoj, temas pri kaŝita privatigo, kun finfine altiĝo de maldungoj.

Pro manko de novaj intertraktadoj, la fervojistoj anoncas ke ili kuniĝos kun ĉiuj aliaj malkontentuloj pri la politiko de la konservativa registaro. Rendevuo estis fiksita merkredon 18an de decembro, unu tagon antaŭ la unua datreveno de la elekto de la prezidentino Park Geun-Hye.

http://chine.blogs.rfi.fr/article/2013/12/14/coree-les-manifestants-veulent-faire-derailler-la-privatisation