neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/italio-socia-tumulto.html

Miloj da kultivistoj, kamionistoj kaj senlaboruloj protestis en la grandaj urboj de Italio kontraŭ la efikoj de la ekonomia rigoreco, kaŭzante malordon en la voja kaj fervoja trafiko.

Tiuj manifestaciantoj enskibiĝas en la movado de « Forconis » (tiuj, kiuj svingas forkojn), lanĉita de Siciliaj kultivistoj por postuli registarajn monhelpojn. Ĝi vastiĝis al aliaj regionoj kaj aliaj sociaj kategorioj.

« Ni devas retrovi nian dignecon. Tio signifas laboron, socian protektadon kaj rajtojn. Ĝis nun ni havis nur devojn », eksplikis manifestaciantino en Torino.

Torino, kie post streĉaj alfrontiĝoj, kelkaj policistoj finfine kuniĝis kun la manifestaciantoj antaŭ la Regiona konsilio de Piemonto.

De la tutmondiĝo al la prezoj de karburaĵoj kaj fiska premo, eŭro kaj Eŭropa Unio, la celaĵoj de la movado ricevas vastan apogon en recesia Italio.

Aliaj videoj:
berthoalain.com/2013/12/13/forconi-blocages-et-affrontements-de-palerme-a-turin-de-rome-a-genes-de-savone-a-milan-912-decembre-2013-videos/