neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/kaza%C4%A5io-ni-agadu-por-liberigado-de-la-enprizonigitaj-petrol-laboristoj.html

La 16an de decembro 2011, post 6 monatoj sen solvo en la intertraktadoj inter la strikantaj petrol-laboristoj kaj la firmao KazMunaiGas en la urbo Zhanaozen okcidente de Kazaĥio, la laborkonflikto aliformiĝis al ribeloj kaj perfortoj subpremitaj de la ekscese fervoraj policistoj kun kompliceco de la aŭtoritatoj, kiuj ne moviĝis.

Okazis 17 mortintoj kaj pluraj dekoj da vunditoj, ne nur inter la petrol-laboristoj kiuj manifestaciis sed ankaŭ inter malbonŝancaj preterpasantoj.

Tridek sep personoj estis juĝitaj, multaj inter ili kondamnitaj al malliberejo. Sep restas ĝis nun detenitaj : Tanatar Kaliev, Shabdal Utkilov, Talgat Saktaganov, Naryn Dzharilgasinov, Kanat Zhusipbaev, Maksat Dosmagambetov et Roza Tuletaeva.

La sindikatoj kaj aliaj civitanaj organizaĵoj en Kazaĥio petis de la registaro ke ĝi modifu la leĝaron kiu antaŭvidas kulpon pro « instigo al socia malkonkordo ».

Ili volas certigi ke tiu leĝaro ne estas arbitre uzita por fari premon sur la aktivuloj pri homaj rajtoj kaj publikaj famuloj, aŭ sindikatanoj kiuj defendas pravigitajn postulojn en laboraj rilatoj.

La batalo por liberigado de la petrol-laboristoj malliberigitaj estas nun gviditaj de la liberaj sindikatoj de Kazaĥio, Rusio, Ukrainio, bielorusio kaj Kartvelio. Ili estas subtenataj de ties kolegoj el la tuta mondo.

Tio ne nur estas batalo por justeco al kelkaj individuoj. Temas pri la rajto de ĉiuj laboristoj en Kazaĥio unuiĝi, striki kaj batali por liberesprimo kaj decaj laborkondiĉoj kaj vivoj.

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2103&src=mm

http://www.labourstart.org/fr/wordpress/kazakhstan-liberons-les-ouvriers-du-petrole-emprisonnes/