neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/tutmondo-por-biodiverseco-ni-adoptu-la-elprovitajn-malnovajn-metodojn-pri-terkultivado-proponas-unui%C4%9Dintaj-nacioj.html

Por protekti biodiversecon, ni devas ree malkovri praajn terkultivajn metodojn pli respektajn pri medio. Tion asertas IPBES (Interregistara Platformo pri Biodiverseco kaj Ekosistemaj Servoj)

UN freŝdate fondis sur la modelo de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) la Platformon IPBE, grupo de cent dekkvin landoj kiu devas malaltigi la ritmon de estingiĝo de specioj kies kreskado estas eksponenta (cent ĝis miloble pli rapida ol la natura procento da estingiĝo)

Dum tiuj kunvenoj en Turkio kiuj finiĝos la 14an de decembro, la grupo malkovris strategion pri kiu ĝi esperas multe, por protekti biodiversecon : reiro al tradiciaj sistemoj de agrikulturo kaj administrado de teroj.

Zakri Abdul Hamid, prezidento kaj fondinto de IPBES, deklaris al la novaĵagentejo Reuters, ke « landopropra sciado ludas ŝlosilan rolon en la malkreskado de la biodiverseca perdo. »

La praa ĉina praktiko de fiŝbredado en la rizejoj estas ekzemplo pri tio, kion la grupo esperas revigligi : aldoni fiŝojn al rizkampo ebligas mastrumadi la malutilajn insektojn sen uzado de pesticidoj, provizas naturan sterkon por kulturoj, nutradas la birdojn kaj aliajn sovaĝajn bestojn, kaj produktas daŭran provizadon je proteinoj por la familiaj rizokulturistoj.

Laŭ raporto de IPBES (The Contribution of Indigenous and Local Knowledge Systems to IPBES : Building Synergies with Science), « la ĉeesto de fiŝoj reduktas je 68% la bezonon de pesticidoj kaj je 24% la kemiajn sterkojn kompare kun monokulturo ». Plie, la pesticidoj ofte mortigas pli da specioj ol tiuj celitaj…

Inter aliaj ekzemploj cititaj de la grupo figuras fiŝkaptajn restriktojn truditajn de la insulaj komunumoj de Pacifiko kaj la rotacion de tradiciaj kulturoj ĉie praktikataj, de Tanzanio ĝis tajlando.

En kelkaj landoj kiel Aŭstralio, Japanio kaj Venezuelo, la kontrolita brulmastrumado de etaj kamparaj parceloj povas krei kontraŭfajran mozaikon kiu malhelpus disvastigadon de detruaj incendioj dum seka sezono, kaj ebligus al faŭno pli facile fuĝi.

En Aŭstralio, tia protektado kiu malakcelas senarbigon, kaŭzo de unu kvinono el la emisioj de forcejefika gaso je homa origino, generas karbon-kreditoj por Aborigenoj.

Inter la klopodoj celante malakceli estingiĝon, ni ankaŭ trovas kreadon de protektataj areoj kaj veran aplikadon de leĝoj pri protektado de faŭno.

Kiel aliaj ekzemploj de tradiciaj sciadoj troviĝas fosaĵoj ĉe flanke de montetoj en Tanzanio por kolekti pluvakvojn kaj limigi erodon, aŭ meteorologiaj observadoj faritaj de Inuitoj en Arkto por kompletigi la satelitajn datumojn pri glacia degelo.

Anne Larigauderie, venonta Ekzekutiva sekretario de IPBES, rimarkas ke la indiĝenaj popoloj sin sentas ofte ignorataj de la registaraj planistoj.

« Ekzistas granda bezono de agnosko kaj akceptado de ties sciaĵoj. »

Kia malkovro!

http://www.reporterre.net/spip.php?article5150