neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/singapuro-unuaj-rasaj-tumultoj-de-anta%C5%AD-duon-jarcento.html

La tumultoj de la 8a de decembro kiuj kontraŭstarigis eksterlandajn laboristojn al polico konstituas novaĵon en la urbo-Ŝtato de post 1964. Ili okazas dum sinturno al migrantaj laboristoj estas pli kaj pli kontestata.

Busa akcidento, kaj estas tumulto en Singapuro. En la tre saĝa urbo-Ŝtato, tia scenaro ŝajnas malmulte probabla. La lastaj tumultoj datiĝas de 1964.

Tamen, tio ja okazis la 8an de decembro vespere en la kvartalo Little India, konata je tiu nomo ĉar tie vivas multaj migrantaj laboristoj venintaj de la barata sub-kontinento.

Ĉirkaŭ la 21a horo, en tiu tre frekventata kvartalo dimanĉon vespere kie retroviĝas la laboristoj, buso puŝis baratan laboriston. Li mortis pro siaj vundoj en la ambulanco kiu transportis lin al malsanulejo.

Laŭ la polico, 400-persona grupo tiam sturmis la buson kaj atakis la policistojn kaj sukuristojn.

Unu tagon post la eventoj, « la incidento konstituas surprizon por multaj, ĉar la polico ne plu spertis tian situacion de post la rasaj tumultoj de 1964 », indikas la retpaĝaro The Online Citizen kiu tamen listigas sub la titolo : « akcidento kiu devis okazi », la latentajn kialojn de tiu abrupta perforto kaj interalie, la maljustajn kondiĉojn pri dungado de la eksterlandaj laboristoj, ilian malfacilegan aliron al kuracado kaj strebon por esti aŭdataj.

Dum la tre oficiala ĵurnalo The Straits Times emfazas la aranĝojn prenitajn de la aŭtoritatoj por restarigi ordon, « la maltrankvileco ne estas pri la incidento en si mem, sed pri la reagoj – ofte je rasisma karaktero – kiun ĝi kaŭzas en interreto », substrekas siaflanke la ĵurnalo Today.

The Straits Times precizigas aliparte la naciecon de la 22 personoj arestitaj okaze de la eventoj.

Fronte al la plikostiĝo de la vivo kaj la malfacilaĵoj en la dungada merkato, la streĉo pri la migrantaj laboristoj altiĝas de pluraj monatoj en la urbo-Ŝtato.

La registaro petis en februaro de la firmaoj limigi uzadon de migrantoj. En novembro 2012, striko de busŝoforoj, dungitoj plejparte venintaj de Ĉinio, estis subpremitaj ; kvar el la ŝoforoj kiuj plendis ĉar ili estas malpli pagataj ol siaj singapuranaj samranguloj estis malliberigitaj.

http://www.courrierinternational.com/article/2013/12/10/premieres-emeutes-raciales-depuis-un-demi-siecle