neniammilitointerni.over-blog.com/2013/12/barato-samseksemo-plu-estas-krimo.html

La Ĉefkortumo ĵus verdiktis : la artikolo 377 el la Punkodo, heredita de la kolonia epoko kaj kiu kriminaligas samseksemon, ne malaperos.

La samseksemuloj plu riskas malliberejon kiu povas esti ĝismorta.

La elreviĝo estas grandega ĉe la defendantoj de homaj rajtoj.

La taggazeto Mint elvokas « maksimuman eraron », dum Kunal Majumdar deklaras en Tehelka ke « tio ne plu estas temo koncernanta nur gejojn ».

Li opinias ke per tiu verdikto, « du konceptoj pri Barato alfrontiĝas » : vizio progresema kaj egaleca kaj vizio tradicia sed plimulta.

http://www.courrierinternational.com/breve/2013/12/11/l-homosexualite-reste-un-crime

Foto:
http://www.ouest-france.fr/inde-lhomosexualite-reste-un-crime-devant-la-loi-1780519